Wilhelm Haarmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Haarmann
(1847-1931)
Germana kemiisto kiu sintezis la vanilinon
Germana kemiisto kiu sintezis la vanilinon
Persona informo
Wilhelm Haarmann
Naskonomo Gustav Ludwig Friedrich Wilhelm Haarmann
Naskiĝo 24-a de majo1847
en Holzminden,  Germanio
Morto 6-a de marto 1931
en Höxter,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Göttingen , Universitato de Berlino
Profesio
Okupo kemiisto vd
Doktoreca konsilisto August von Hofmann vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustav Ludwig Friedrich Wilhelm Haarmann (1847-1931) estis germana kemiisto kaj esploristo, kiu, kune kun Ferdinand Tiemann (1848-1899), sintezis la vanilinon en 1874 el la koniferino kaj el la eŭgenolo en 1876. La du partneroj, kune kun Karl Ludwig Reimer fondis la kemian entreprenon "Haarman & Reimer" kiu unue produktis vanilinon industriskale.

Biografio[redakti | redakti fonton]

la teknologia universitato Clausthal, kie li studis

Komencinte en 1866, Haarmann studis en la "Minakademio de Clausthal", nuna teknologia universitato Clausthal, kaj pli malfrue li eniris en la universitato de Göttingen. En 1869 li konatiĝis kun August von Hofmann (1818-1892) en la Universitato de Berlino.

En 1872 li ricevis sian diplomon pri doktoriĝo en Göttingen. Kune kun Ferdinand Tiemann (1848-1899), Wilhelm Haarmann fondis, en 1875, la fabriko pri vanilino ekde la "koniferino". La Reakcio de Reimer-Tiemann malkovrita de Karl Ludwig Reimer malfermis alternativan vojon por la produktado de vanilino, kaj Reimer kuniĝis al la kompanio kiu ekde tiam eknomiĝis "Haarmann & Reimer".

En 1891, Tiemann disvolvis procezon por transformado de eŭgenolo en izoeŭgenolon kun sekva produktado de la vanilino per malalta produktadokosto. En 1893, Harmann registris patenton por la manufakturo de la "ionono"[1], substanco uzata en parfumfabrikado kun odoro je violo. La entrepreno estis aĉetita de Bayer AG, en 1953, kaj en 2003 ĝi fariĝis sendependa sub la nomo "Symrise".

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Natural Food Additives, Ingredients and Flavourings, D Baines, R Seal
  2. Biotechnology of Bioactive Compounds: Sources and Applications, Vijai Kumar Gupta, Maria G. Tuohy, Anthonia O'Donovan, Mohtashim Lohani