Wilhelm Peterson-Berger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Peterson-Berger

Wilhelm Peterson-Berger (n. 27-an de februaro 1867 en Äskja gård, Ullånger; m. 3-an de decembro 1942 en Östersund) estis sveda komponisto kaj muzikkritikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unuajn muzikajn impresojn Peterson-Berger ricevis kiel infano de sia patrino, kiu ludis kiel talenta pianisto Beethoven kaj Chopin. Tiuj ĉi tiel profundiĝis en li, ke li poste enigis ilin en siajn pianopecojn „Fyra Danspoem“. En la aĝo de 18 jaroj Peterson-Berger iris en 1885 al Stokholmo, por tie viziti la konservatorion. Tie li studis i.a. kompozicion ĉe Joseph Dente, lerninto de Franz Berwald. Profunde impresis lin la prezentado de „Die Meistersinger von Nürnberg“ de Richard Wagner aprile 1887 en Stokholmo. Peterson-Berger okupiĝis ekde sia lerneja tempo pri Wagner. Wagner por li ne nur estis muzikisto, sed ankaŭ kultura aperaĵo. Peterson-Berger poste tradukis kelkajn el la traktaĵoj de Wagner en la svedan.

En la aĝo de 21 Peterson-Berger en 1888 faris sian ekzamenon ĉe la konservatorio kaj iris por studrestado al Dresdeno. Du jarojn poste li revenis al Svedio kaj instruis muzikon en Umeå en Västerbotten (Norrland). Jam jaron antaŭe li ekkonis dum somerrestado la pejzaĝon de Jämtland (Norrland), kiu fariĝis decida por lia plua vivo kaj verkado. Naturo kaj pejzaĝo de Jämtland por li fariĝis inspirfontoj de lia muziko (ekz. en liaj pianopecoj „Frösöblomster“ kaj en lia opero „Arnljot“). La liberaera vivo kaj plursemajnaj ekskursoj tra la nordsvedaj pejzaĝoj fariĝis por Peterson-Berger grava ripozo, retiriĝo de la civilizacio. Peterson-Berger skribis pri siaj ekskursoj en la jarlibroj de Svenska Turistföreningen. Rektajn ligojn al ekskursaj travivaĵoj tenas ankaŭ la ciklo „En Fjällfärd“ (montarekskurso) por virĥoro el 1893, kiun li mem versis.

Longe Peterson-Berger tamen ne eltenis en Umeå: 25 jarojn aĝa (1892) Peterson-Berger estis vokita kiel muzikinstruisto al Dresdeno. Sed Dresdeno ne povis teni lin. 27 jarojn aĝa (1894) li revenis al Svedio kaj setlis jaron poste en Stokholmo. Tie li komencis en la aĝo de 29 unu el la plej fatalajn paŝojn: li fariĝis muzikkritikisto de la plej grava sveda ĵurnalo Dagens Nyheter. Liaj kritikoj kun la mallongigo P.-B. baldaŭ fariĝis la plej timataj tutlande. Per sia senindulga postulo je vereco kaj simpleco, sia rifuzo de ĉiu artefarita kaj artifika P.-B. faris al si dumvivajn malamikojn kaj fariĝis en la svedaj amaskomunikiloj pli kaj pli izolita persono.

Krom siaj kritikoj Peterson-Berger publikis ankaŭ multajn traktaĵojn, kiuj eĉ tiutempe legindas, precipe lia analizo de la „kultura aperaĵo“ de Richard Wagner. La kreska izoliteco ankaŭ esprimiĝis en la eksteraj vivkondiĉoj, kiam Peterson-Berger en la aĝo de 43 (1910) aĉetis terpecon sur Frösön, insulo en Storsjön en Jämtland ĉe Östersund, sur kiu li kvar jarojn poste enmeze de naturpejzaĝo konstruis domon rigarde sur Oviksfjället, unu el liaj favoraj montoj. Tie li mortis en 1942 en la aĝo de 75 jaroj.

Muzika kreado kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Peterson-Berger komprenis sin mem kiel muzikdramisto. En Svedio li tamen restis fama ĉefe kiel komponisto de valoraj pianopecoj kaj multaj lidoj. Peterson-Berger celis krei, sekvante al Richard Wagner, svedan muzikdramon. Tion li sukcesis per „Arnljot“ en 1910. „Arnljot“ rajtas pretendi la rangon de sveda naciopero. Kiel sia modelulo Wagner Peterson-Berger skribis la tekstojn por siaj verkoj ekskluzive mem. Arnljot rolas en Jämtland de la vikinga epoko kaj havas historian fonon en la persono de Arnljot de Gällnö, kiu vivis en la tempo de la norvega reĝo Olaf la Sankta. Peterson-Berger priskribas en sia poeziaĵo la konflikton de sia heroo inter la pagana socio de konvencioj kaj devoj kaj nova kristana kulturo de libereco kaj miokonscio. Ripeta moto je tio estas la frazo „La kredo je Kristo estas la kredo je si mem.“ La poezio de Peterson-Berger havas kulturfilozofian mesaĝon por la estanteco kaj ne nur estas historia agado.

Muzike Peterson-Berger laboras per gvidmotivoj. Kiel je Wagner la numerigo de la operpartoj estas abolita: la teksto estas formita kiel parolkanto interrompata de ariozaj partioj (plejofte tekstpartioj, en kiuj la agantoj meditas pri si mem). Elstare sukcesa estas la naturetoso en la dua akto, kie Peterson-Berger atingis formi la mistikan magion de la arbara soleco de la sveda Norrland. Arnljot estis dumlonge prezentita sur la stokholma scenejo kiel fiksa repertuarero. Ekde la tempo de Peterson-Berger ĉiujare ankaŭ okazas liberaeraj festivaloj sur Frösön. Je la unuaj festivaloj samkiel je la unua prezentado en Stokholmo Peterson-Berger mem direktis la reĝion.

La piankomponaĵoj de Peterson-Berger ĝis nuntempe estas ege ŝatataj, kvankam la komponisto mem rigardis ilin kromproduktoj. Ĝuste pro tio Peterson-Berger estas verŝajne en ĉi tiuj pecoj pleje li mem kaj plej natureca. En la centro de la pianokomponaĵoj staras la tri kajeroj „Frösöblomster“ kaj la pianosuitoj. „Sommarsång“ (Somerkanto) el Frösöblomster II preskaŭ fariĝis modkanto kaj „Intåg i Sommarhagen“ (Eniro en Sommarhagen, la domo de Peterson-Berger sur Frösön) el Frösöblomster III prototipo de sveda somermuziko. Ankaŭ je la pianomuziko la pecoj kun naturetoso apartenas al la plej konvinkaj. Se la fruaj verkoj ankoraŭ estas stampita de la malfruromantisma tradicio kaj de Edvard Grieg, Peterson-Berger poste evoluis dumpaŝe de la jaroj impresionisman stilon, kiu precipe en la tria kajero de Frösöblomster „Sommarhagen“ (la domo de Peterson-Berger sur Frösön) kaj en la ciklo „I Somras“ (Lastsomere) trarompas sian vojon.

La lidaro de Peterson-Berger estas ampleksa: la komponisto estis diligenta leganto, kaj li ĝojegis, malkovri ankaŭ novajn verkistojn. Li amikis kun la poeto Erik Axel Karlfeldt, kiu estis ankaŭ sekretario de la sveda akademio kaj per tio membro de la komitato, kiu disdonis la nobelpremion por literaturo. Peterson-Berger tiel mem influis la donadon de la literatura nobelremio al la sviso Carl Spitteler, de kies verkoj li estis emtuziasmita. Krom de Karlfeldt Peterson-Berger muzikigis poemojn de Oscar Levertin, Jens Peter Jacobsen, Friedrich Nietzsche, Ricarda Huch, August Strindberg, Werner von Heidenstam, Anders Österling, Bo Bergman, Gustav Fröding, Heinrich Heine k.a.

Peterson-Berger ankaŭ kreis orkestrokomponaĵojn en skurila, laŭsone interesaj kaj preskaŭ ekzota muziklingvaĵo. Trarompa komponaĵo estis Simfonio n-o 2, „Sunnanfärd“ (Sunvojaĝo), kiu priskribas la sopiro de la komponisto al klasika Grekio kiel velado en la mediteraneon. La trian simfonion „Same Ätnam“ inspiras samea popolmuziko. La violonkonĉerto eksperimentas per kvintonismo.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Simfonio n-o 1, „Baneret“, Bb-maĵora, 1889-1890
  • Simfonio n-o 2, „Sunnanfärd“, Eb-maĵora, 1910
  • Simfonio n-o 3, „Same-Ätnam“, f-minora, 1913-1915
  • Simfonio n-o 4, „Holmia“, A-maĵora, 1929
  • Simfonio n-o 5, „Solitudo“, b-minora, 1932-1933

Teatraj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • „Ran“
  • „Arnljot“, agado en tri aktoj por soloisto, ĥoro kaj orkestro, 1907-1909
  • „Dommedagsprofeterna“ (La profetoj de la Lasta Tribunalo)
  • „Adils och Elisiv“

Kantmuziko[redakti | redakti fonton]

  • Svensk Lyrik (Sveda liriko), poemoj de Heidenstam, Levertin, Fröding, Rydberg
  • Ur „Fridolins Lustgård“ (el „ plezurĝardeno de Fridolin“), lidoj laŭ poemoj de Erik Axel Karlfeldt
  • Frukttid, lidoj laŭ poemoj de Anders Österling

Pianomuziko[redakti | redakti fonton]

  • „Frösöblomster“ (Floroj de Frösö), kajero 1
  • „Frösöblomster“ ( Floroj de Frösö), kajero 2
  • „Frösöblomster“ ( Floroj de Frösö), kajero 3, „I Sommarhagen“ (En Sommarhagen)
  • „I Somras“ (Lastan someron), suito
  • „Anakreontika“, suito

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Richard Wagner som kulturföreteelse, 1913
  • P.-B.-recensioner. Glimtar och skuggor ur Stockholms musikvärld, 1886-1932, 2 Bde., 1923
  • Melodins mysterium, 1937
  • Om musik. Ett urval av essayer och kritiker, 1942
  • Minnen [Erinnerungen], hg. von Telemark Fredbärj, 1943
  • Från utsiktstornet, Essayer om musik och annat, herausgegeben von Telemark Fredbärj, 1951

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlberg, Bertil, Peterson-Berger, en monografi, 1950.
  • Hedwall, Lennart, Anteckningar kring Wilhelm Peterson-Bergers pianosviter, in: Svensk Tidskrift för Musikforskning, 1967.
  • Hedwall, Lennart, Wilhelm Peterson-Berger, en bildbiografi, Uppsala 1983.
  • Wilhelm Peterson-Berger, Festskrift [mit Beiträgen von 18 Autoren und ausführlichem Werkverzeichnis], 1937.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]