Wilhelm von Gloeden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm von Gloeden
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1856 (1856-09-16)
en Völkshagen
Morto 16-an de februaro 1931 (1931-02-16) (74-jaraĝa)
en Taormina
Tombo Cimitero di Taormina
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo fotistoartisto
vdr

Barono Wilhelm von GLOEDEN (naskiĝis la 16-an de septembro 1856 en Wismar, mortis la 16-an de februaro 1931 en Taormina) estis germana (nudo-)fotisto, kiu laboris precipe en Taormina sur Sicilio. Li estas konata pro siaj studoj de nudaĵoj de siciliaj junuloj, kiuj ordinare aperas, kun tre zorgitaj pozoj, sur kadroj de klasikaj referencoj.

Fama en sia epoko, Gloeden estis poste silentigita dum ĉirkaŭ unu jarcento, kaj nur reaperis ĉe la komenco de la 1970-aj jaroj, komence helpata de la romano de Roger Peyrefitte Les Amours singulières, kiel la plej grava geja vida artisto antaŭa al la unua mondmilito.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Wilhelm, Barono von Gloeden naskiĝis en la nordo de Germanio en familio de malaltaj nobelaranoj. Lia patro mortis preskaŭ tuj post la naskiĝo de Wilhelm, kaj laboris kiel ekspertisto pri arbarigo, dungite de la grandduko de Meklenburgo-Schwerin. La juna Gloeden studis arthistorion en Rostock, kaj poste li sekvis edukon por iĝi pentristo en Weimar. 22-aĝe, li iris sud-eŭropen, ĉefe pro la klimato: li estis pulmomalsanulo. Li loĝiĝis sur Sicilio, en la urbeto Taormino ĉe la orienta marbordo, kie li amikiĝis kun la germana pentristo kaj anstataŭa urbestro: Otto Geleng.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de sia vivo, Gloeden faris diversajn tipojn de fotografioj. La plej sukcesaj en la tiama Eŭropo estis tiuj, kiuj kaptas la bildon, relative ĉasta, de komponadoj formitaj de kampuloj, fiŝistoj aŭ paŝtistoj, leĝere vestitaj, aŭ en togo aŭ tradiciaj vestoj, kio ĝenerale kaŝis ĝiajn samsekseme-erotikajn implicojn. Gloeden ankaŭ fotis pejzaĝojn kaj kvankam ĝenerale liaj modeloj estis viraj, kelkfoje li ankaŭ fotis virinojn kaj knabinojn.

Fotaro[redakti | redakti fonton]