William Edward Collinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro William Edward COLLINSON [KOlinsen] (naskiĝis la 4-an de januaro 1889 en Birmingham; mortis la 5-an de junio 1969[1]) estis angla esperantisto kaj eminenta lingvisto.

De 1914 ĝis 1954 li estis profesoro de la germana lingvo ĉe la universitato de Liverpool. Krome li estis d-ro-John-Buchanan-lektoro de Esperanto ĉe tiu universitato. Kun Otto Jespersen kaj Edward Sapir li estis membro de Konsila Komitato por Lingvistika Esploro de "International Aŭiliary Language Association" (IALA, Internacia Helplingva Asocio). En 1927 aperis lia libro La Homa Lingvo. Li estis viceprezidanto de Brita Esperanto-Asocio (BEA), membro de la Lingva Komitato kaj verkis artikolojn por multaj gazetoj kiel Literatura Mondo, Internacia Pedagogia Revuo, Lingva Kritiko, Esperantologio, Brita Esperantisto, Heroldo de Esperanto ktp.

Fontoj

  1. Aktoj de la Akademio II 1968–1974. Administraciaj informoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Trovu « William Edward Collinson » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»