Winten

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Winten, hungare Pinkatótfalu estas iama vilaĝo, nun parto de Eberau en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Winten situas sur deklivoj. Eberau troviĝas je 2 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio okazis en 1221 laŭ latina formo "Villa Sclavorum". La hungara loknomo aperis en 1297: "Tothfolu". En 1787 loĝis tie 111 homoj en 20 domoj, en 1828 125 homoj en 19 domoj, en 1857 143 homoj en 25 domoj. En 1910 loĝis en Pinkatótfalu 188 loĝantoj (precipe aŭstroj). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szombathely, poste al Aŭstrio (escepte inter 1928-1945 al Germanio). Winten aliĝis al Eberau en 1971.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]