Wolfgang Kapp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wolfgang Kapp

Wolfgang Kapp (* 24-a de julio 1858 en Novjorko, Usono; † 12-a de junio 1922 en Leipzig) estis germana administracia oficisto, laste Ĝenerala Pejzaĝa Direktoro en Kenigsbergo. La 13-an de marto 1920 li gividis, komune kun generalo Walther von Lüttwitz sensukcesan Kapp-puĉon kontraŭ la demokratie elektita registaro en Berlino. Post la puĉo li fuĝis al Svedio. En printempo 1922 li venis al Leipzig por defendi sin en tribunalo. En medicina ekzameno oni trovis ĉe li kanceron. Li mortis post operacio en malsanulejo.