Wuppenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wuppenau
Blazono de Wuppenau
Blazono de Wuppenau
Blazono de Wuppenau
Wuppenau
Wuppenau
Wuppenau (ĉefvilaĝo kun preĝejo)
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 29′ 51″ N 9° 6′ 32″ O / 47.49750 °N, 9.10889 °O / 47.49750; 9.10889 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 51″ N 9° 6′ 32″ O / 47.49750 °N, 9.10889 °O / 47.49750; 9.10889 (mapo)
Areo 12,1 km²
Alteco 615 m super marnivelo
Poŝtkodo 9514
Komunumkodo 4791
Mapo de Wuppenau
Mapo de Wuppenau
vdr

Pri la komunumo

Wuppenau (prononcu Vupnaŭ) estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Münchwilen) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1008 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Wuppenau situas en monteta regiono inter Wil SG kaj Sulgen inter la montetoj Nollen (734 m s.m.) kaj Gärteschberg (772 m s.m.). La komunumo konsistas krom Wuppenau mem el la municipoj kaj setlejoj Almensberg, Gabris, Gärtensberg, Greutensberg, Grub, Heiligkreuz, Hosenruck, Leuberg, Mörenau, Oberheimen, Remensberg, Secki, Waldwies kaj Welfensberg.[1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Wuppenau limas en nordokcidento al Braunau, en nordo al Sirnach kaj Schönholzerswilen, en nordoriento al Kradolf-Schönenberg, en sudoriento Niederhelfenschwil (Kantono Sankt-Galo), en sudo Zuzwil (Kantono Sankt-Galo), kaj en sudokcidento al Bronschhofen (Kantono Sankt-Galo).

Lernejo

Wuppenau apartenas kun la najbara komunumo Schönholzerswilen al la Popollernejkomunumo Nollen.

Trafiko

Wuppenau situas ĉe la strato de Sulgen al Wil. La komunumo atingeblas per la poŝtaŭtolinio n-ro 722 ek de Wil kaj per publika taksio (nomita Publicar) ek de Weinfelden.

Turismo

La regiono en somero invitas kun 10 parkitaj vojoj por migrado kaj en vintro por kurskiado. De la pinto de la monteto Nollen oni havas belan rondvidon al la Alpoj en la sudo kaj Bodenlago en nordo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Wuppenau okazis ĉirkaŭ en la jaro 820 kiel Wabinowa, dum la unua dokumenta mencio de Heiligkreuz datiĝas el la jaro 1275 kiel Amptencelle, kaj Hosenruck estis menciita la unuan fojon en dokumento el la jaro 1359 kiel Hasrugg.

La hodiaŭa politika komunumo Wuppenau estis fondita la 1-an de januaro 1971 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Wuppenau, Heiligkreuz kaj Hosenruck.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo

Eksteraj Ligiloj

Bildoj