Yandex Retumilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yandex Retumilo
ruse Яндекс Браузер
TTT-legilomikroretumilo
Lando  Rusio
Retadreso https://browser.yandex.ru/
Kategorio retumilo
Posedanto Yandex
Fondiĝo 27-a de aŭgusto 2004
vdr

Yandex Retumilo (ruse Яндекс Браузер) estas retumilo kreita de la firmao Yandex.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 1-an de oktobro 2012 aperis Yandex Retumilo[1]. Elektante retumilmotoronen, el Trident, Presto, Gecko kaj WebKit oni elektis la lastan kune kun retumilo Chromiumen[2].

La 18-an de junio 2013 aperis versio por movtelefonoj surbaze de Android kaj iPhone[3].

La 30-an de oktobro 2014 ekfunkciis beta-versio por Linux[4].

La 8-an de septembro 2015 Yandex Retumilo por Android ekfunkciis ankaŭ eksterrete, restarigante retpaĝojn el kaŝmemoro[5]. La 17-an de septembro estis anoncita teknologio de aktiva protektado de la uzantoj Protect, preventanta eventualajn minacojn dum uzado de publika Wi-Fi ks. Ĝi estis integrita en la retumilo[6]. La 8-an de decembro Yandex aĉetis la teknologiojn de rusia kompanio Agnitum, kiu okupiĝis pri esplorado kaj dezajnado de programaro por informadika sekureco. Ili estis uzitaj por evoluigo de la teknologio Protect en Yandex Retumilo[7].

La 4-an de marto 2016 aperis protektita reĝimo, uzebla por bankaj servoj[8]. La 19-an de aprilo en Yandex Retumilo iĝis la unua retumilo, en kiu ekfunkciis teknologio DNSCrypt, eblignata sekuran interŝanĝon de la datumoj unter la retumilo kaj DNS-servilo[9]. La 8-an de junio en la retumilo aperis Yandex Dzen (ruse Яндекс.Дзен), personigita bendo de rekomendoj kreita de artefarita intelekto, analizanta interesojn de la uzanto. Krom Yandex Retumilo ĝi estis integrita ankaŭ en Yandex Lanĉilo[10].

La 14-an de marto 2017 aperis versio por organizoj surbaze de Vindozo[11]. La 24-an de aprilo oni raportis ke Sberbanko iĝis korporacia uzanto de la retumilo kies 50 mil kopioj jam estas instalitaj[12]. La 29-an de junio aperis malpeza versio por Android[13].

La 5-an de februaro 2018 la retumilo komencis bloki la plej agreseman kaj iritan reklamon, klasifikitan tiel de la asocio IAB Russia. Temas pri fenestroj kiuj fermas komplete la ekranon kaj malaperas nur post kelkaj sekundoj, filmetoj kun laŭta sono ks. Uzanto povas malŝalti tiun ĉi funkcion laŭplaĉe[14]. La 15-an de marto en la retumilo aperis virtuala asistanto Alisa, do ĝi iĝis la unua en la mondo retumilo kun instalita voĉasistanto[15]. La 3-an de aprilo ekfunkciis instalita pasvortomanaĝero[16]. La 6-an de junio aperis energiŝpara reĝimo[17].

La 11-an de marto 2020 virtuala asistanto Alisa komencis voĉlegi tekstojn en la retumilo[18].

La 25-an de februaro 2021 estis defaŭlte limigita transdonado de kuketoj al la aliaj spurantoj[19].

La 2-an de aprilo aperis ebleco traduki la tekstojn en bildoj. La retumilo serĉas tekston sur la bildo, sendas ĝin al la tradukilo kaj poste prezentas sur la bildo. Se la tradukita teksto estas grave pli longa ol la originala ĝi aperas en aparta fenestreto kiu malfermiĝas se ŝovi la musmontrilon al la bildo[20].

La 16-an de julio oni prezentis prototipon de la servo, tradukanta videojn[21].

La 30-an de marto 2022 en komputila versio aperis interagaj subtitoloj por la angla, franca, germana kaj hispana. Oni povas ŝalti ankaŭ rusajn subtitolojn. Dum la parolo respektiva vorto estas elstarigata, kio faciligas komprenon por lingvolernantoj. Klakinte la elstarigitan vorton eblas ricevi ĝian tradukon. Ĉio ĉi funkcias por videoj en YouTube[22]. La 12-an de oktobro la tradukado iĝis plurvoĉa, konsistante el 6 inaj kaj 6 viraj voĉoj[23].

La 9-an de aŭgusto Yandex Retumilo responde al ruslingvaj serĉopetoj ekmontris ankaŭ alilingvajn videojn tuj tradukeblajn al la rusa[24].

La 21-an de novembro 2022 aperis versio por macOS[25].

La 17-an de aprilo 2023 aperis voĉa traduko de la ĉina lingvo. Ĝi estas bazita sur la mandarena kiel plej disvastiĝinta. Unue la sistemo tradukas de la ĉina al la angla kaj poste al la rusa. Komence la servo iĝis uzebla por videoj je YouTube, devos sekvi ĉina videoservo Bilibili[26].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yandex — новый браузер (ruse). Yandex (2012-10-01). Arkivita el la originalo je 2022-08-19. Alirita 2023-04-26.
  2. anton (2012-10-01) Браузер Yandex (ruse). Habr. Alirita 2023-05-17.
  3. Zalina (2013-06-18) Яндекс.Браузер для смартфонов на Android и айпадов (ruse). Habr. Alirita 2023-05-17.
  4. BarakAdama (2014-10-30) Яндекс.Браузер теперь и для Linux (ruse). Habr. Alirita 2023-05-17.
  5. В Яндекс.Браузере для Android появился офлайн-режим (ruse). Yandex (2015-09-08). Alirita 2023-05-05.
  6. Технология Protect защитит пользователей Яндекс.Браузера (ruse). Yandex (2015-09-17). Alirita 2023-04-26.
  7. Яндекс приобрёл технологии компании Agnitum для Яндекс.Браузера (ruse). Yandex (2015-12-08). Alirita 2023-05-05.
  8. Яндекс.Браузер стал защищать онлайн-платежи (ruse). Yandex (2016-03-04). Alirita 2023-05-05.
  9. Яндекс выпустил первый в мире браузер с поддержкой DNSCrypt (ruse). Yandex (2016-04-19). Alirita 2023-05-05.
  10. Яндекс выпустил браузер с лентой рекомендаций Дзен (ruse). Yandex (2016-06-08). Alirita 2023-05-05.
  11. Яндекс выпустил браузер для организаций (ruse). Yandex (2017-03-14). Alirita 2023-05-10.
  12. Сбербанк установил Яндекс.Браузер (ruse). Yandex (2017-04-24). Alirita 2023-05-10.
  13. Яндекс запустил лёгкую версию браузера для Android (ruse). Yandex (2017-06-29). Alirita 2023-05-10.
  14. Яндекс.Браузер начал фильтровать агрессивную рекламу (ruse). Yandex (2018-02-05). Alirita 2023-05-11.
  15. Яндекс создал первый браузер с голосовым помощником (ruse). Yandex (2018-03-15). Alirita 2023-05-11.
  16. Яндекс.Браузер внедрил менеджер паролей (ruse). Yandex (2018-04-03). Alirita 2023-05-11.
  17. Яндекс.Браузер научился экономить энергию (ruse). Yandex (2018-06-06). Alirita 2023-05-11.
  18. Алиса прочитает тексты в Яндекс.Браузере вслух (ruse). Yandex (2020-03-11). Alirita 2023-05-12.
  19. alizar (2021-02-25) «Яндекс.Браузер» наконец-то заблокировал сторонние трекеры (ruse). Habr. Alirita 2023-05-17.
  20. Яндекс.Браузер переведёт текст на картинке (ruse). Yandex (2021-04-02). Arkivita el la originalo je 2021-04-12. Alirita 2023-05-12.
  21. maybe_elf (2021-07-16) В Яндекс.Браузер внедрили машинный перевод видеороликов (ruse). Habr. Alirita 2023-05-17.
  22. Яндекс запустил интерактивные субтитры для видео на четырёх языках (ruse). Yandex (2022-03-30). Alirita 2023-05-17.
  23. Закадровый перевод видео в Яндекс Браузере стал многоголосым (ruse). Yandex (2022-10-12). Alirita 2023-05-17.
  24. denis-19 (2022-08-09) «Яндекс Браузер» теперь предлагает видео на иностранных языках по запросу на русском и сразу их переводит (ruse). Habr. Alirita 2023-05-17.
  25. denis-19 (2022-11-21) «Яндекс» выпустил большое осеннее обновление «Яндекс.Браузера» для организаций и выпустил браузер для бизнеса на macOS (ruse). Habr. Alirita 2023-05-17.
  26. arturyakovlev (2023-04-17) Китайский язык очень сложный. Мы сделали для него перевод видео (ruse). Habr. Alirita 2023-05-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]