Yandex Poŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yandex Poŝto
ruse Яндекс.Почта
retpoŝto-gastiganta servo • retpoŝto
Priskribo retpoŝto
Lando Rusio
Retadreso https://mail.yandex.ru/
Lingvo(j) ruse, ukraine, angle, turke, tatare, azerbajĝane, beloruse, kartvele, rumane, armene, kazaĥe
Posedanto Yandex
Fondiĝo 2000
Stato aktiva
vdr

Yandex Poŝto (ruse Яндекс.Почта) estas la senpaga retpoŝto de la firmao Yandex (Rusio). Ĝi ekfunkciis la 26-an de junio 2000[1].

La retpoŝto havas aŭtomatan spamo-filtrilon[2] kaj revizias ĉiujn mesaĝojn per kontraŭvirusilo Dr.Web[3]. Oni povas aŭtomate traduki mesaĝojn[4].

Yandex Poŝto por domajnoj[redakti | redakti fonton]

Posedantoj de domajnaj nomoj povas integri akceptadon de retpoŝto al adreso nomo_de_uzanto@domajna_nomo.tld. Tiu servo estas senpaga kaj ebligas uzi ĉiujn eblecojn de Yandex Poŝto. Uzante tiun adreson oni povas prezenti sin ĉe aliaj Yandex-servoj, ekzemple ĉe Yandex Disko kaj Yandex Muziko. Eblas registri ĝis 1000 retpoŝtujojn por unu domajna nomo. Administri la domajnon eblas per interfaco aŭ API. Tamen ekzistas certaj limigoj. Uzanto ne povos uzi Yandex Mono, Yandex Reklamo, pagi al muzikisto en Yandex Muziko kaj pagi abonon al tiu servo, redakti dokumentojn en Yandex Disko[5]. Oni povas transloki al tiu retpoŝto mesaĝojn de aliaj personaj aŭ publikaj retpoŝtoj[6].

En junio 2018 komenciĝis translokado de ĉiuj domajnoj al la servo Yandex Konekto[7].

Historio[redakti | redakti fonton]

2000[redakti | redakti fonton]

La 22-an de majo ekfunkciis antaŭulo de Yandex Poŝto — la senpaga retpoŝto ĉe la retejo Narod.ru (kadre de la projekto Yandex Narod). Ĝi alireblis pere de iu ajn poŝta aplikaĵo aŭ per Web-interfaco[8].

La 26-an de junio 2000 ekfunckiis Yandex Poŝto[1].

La 29-an de septembro ekfunkciis spamfiltriloj[2].

2001[redakti | redakti fonton]

La 13-an de februaro ekfunkciis kontrolado de ortografio[9].

La 17-an de julio ekfunkciis plenteksta serĉado tra la mesaĝoj[10].

La 10-an de oktobro ekfunkciis aŭtomata reviziado de ĉiuj eniraj mesaĝoj per la kontraŭvirusilo Dr.Web[3].

2002[redakti | redakti fonton]

La 27-an de aŭgusto ekfunkciis filtrado de aŭtomataj dissendoj, kiuj estas metataj al aparta dosierujo Dissendoj (ruse Рассылки)[11].

2003[redakti | redakti fonton]

La 23-an de januaro aperis ebleco malŝalti reklamon en la retpoŝto[12].

La 11-an de marto estis forigitaj ĉirkaŭ unu miliono da neuzataj retpoŝtujoj. Tio eblas se retpoŝtujo ne estis uzata dum kvar monatoj[13].

La 25-an de aŭgusto duobliĝis volumeno de retpoŝtujoj (ĝis 20 Mb) kaj maksimuma grandeco de mesaĝo (ĝis 5 Mb). Ĉiu poŝtujo ricevis po du adresoj (forme de aliaĵoj): @yandex.ru kaj @narod.ru[14].

La 8-an de decembro ekfunkciis en testa reĝimo nova versio de spamfiltrilo[15].

2004[redakti | redakti fonton]

La 22-an de januaro la nova versio de spamfiltrilo ekfunkciis en stabila reĝimo[16].

La 22-an de aprilo aperis ebleco de senlima grandigo de poŝtujo. Necesas nur transiri al agordoj kaj aldoni 20 Gb. Post elĉerpiĝo de plia spaco eblos aldoni pliajn 20 Gb ktp. Maksimuma grandeco de mesaĝo estas 20 Mb[17].

La 5-an de julio ekfunkciis la protokolo de kontraŭspama identigado surbaze de specifikoj SPF (Sender Policy Framework) kaj Caller-ID for E-Mail. Ekde la 1-a de septembro Yandex uzos identigadon de aliaj poŝtaj serviloj kiel parametron de sia kontraŭspama sistemo[18].

2005[redakti | redakti fonton]

La 22-an de februaro ekfunkciis aŭtomata klasifikado de dissendoj kaj spamaĵoj. Antaŭe necesis permane marki mesaĝojn kiel (ne)spamon[19].

La 5-an de aprilo ekfunkciis sugestado de adresoj, do ne plu necesas memori kaj komplete entajpi adreson[20].

2006[redakti | redakti fonton]

La 18-an de aprilo aperis nova formo de retpoŝto kun alia dezajno, pli simpla interfaco kaj mallonga adreso @ya.ru. Ĉiu uzanto povas uzi tiun mallongan formon por sia jama adreso[21].

2007[redakti | redakti fonton]

La 27-an de aŭgusto ekfunkciis retpoŝto por poŝtelefonoj kaj porteblaj komputiloj. Ĝi estas pli kompakta, sed konservas plejparton de la funkcioj[22].

La 18-an de septembro grandeco de la poŝtujo kreskis ĝis 10 Gb, post kio eblas aldoni po 1 Gb laŭplaĉe. La maksimuma grandeco de mesaĝo estas 10 Mb[23].

2008[redakti | redakti fonton]

La 9-an de junio ekfunkciis interfaco en la ukraina lingvo[24].

La 1-an de septembro ekfunkciis la tujmesaĝilo Ya.Enrete (ruse Я.Онлайн). Ĝi funkcias surbaze de la Jabber-teknologio kaj ebligas interagi kun kontoj, kreitaj ne nur en Yandex Poŝto, sed ankaŭ en aliaj Jabber-serviloj (QIP, GMail, LiveJournal ktp)[25].

La 23-an de septembro aperis ebleco ricevi retpoŝte informojn pri novaj sciigoj en sociaj retoj[26].

2009[redakti | redakti fonton]

La 24-an de marto ekfunkciis poŝtelefona versio de la kliento Ya.Enrete (ruse Я.Онлайн) por Windows Mobile, Symbian kaj Java. Ĝi funkcias surbaze de push-teknologio, aŭtomate informante pri novaj mesaĝoj[27].

La 29-an de majo aperis beta-versio de la renovigita Yandex Poŝto[28].

La 16-an de septembro aperis nova versio de poŝtelefona kliento de Yandex Poŝto[29].

La 27-an de oktobro ekfunkciis la senpaga servo Yandex Poŝto por domajnoj[30].

En decembro RSS-agregilo Yandex Bendo estis integrita en la poŝta interfaco forme de Abonoj (ruse Подписки).

2010[redakti | redakti fonton]

La 19-an de julio estis lanĉita beta-versio de la renovigita Yandex Poŝto. Ĝi baziĝas sur programlingvo Ajax kaj funkcias pli rapide[31].

2011[redakti | redakti fonton]

La 22-an de junio aperis la aplikaĵo por iPhone[32].

La 24-an de oktobro ekfunkciis memorigoj pri neresponditaj mesaĝoj[33].

En oktobro aperis dosierujo "Prokrastita sendo" (ruse Отложенная отправка). Verkante mesaĝon, oni povas indiki iun ajn sendodaton ĝis 12 monatoj ekde aktuala tago[34].

2012[redakti | redakti fonton]

En aprilo en la servo estis integrita la nuba stokejo Yandex Disko. Por sendado de dosieroj pli ol 10 Gb grandaj oni, la sistemo aŭtomate proponas alŝuti ilin al Yandex Disko kaj sendi en mesaĝo nuran ligilon.

La 25-an de oktobro aperis nova interfaco, nomita Trinity[35].

La 13-an de decembro aperis ebleco regi la retpoŝton per klavaro.

2013[redakti | redakti fonton]

La 27-an de junio aperis ebleco aŭtomate klasifiki kaj marki mesaĝojn, doni sugestojn kaj memorigojn, ktp[36].

La 21-an de decembro aperis ebleco senpage sendi kopion de mesaĝo al poŝtelefono forme de ligilo en SMS[37].

La 22-an de aprilo aperis ŝablonoj de mesaĝoj.

La 27-an de junio estis prezentita la teknologio Markilo (ruse Маркер). Ĝi aŭtomate klasifikas enirajn mesaĝojn (mesaĝo de homo, sciigo el socia reto, registriĝo por flugo, dissendo de rabata servo) kaj proponas al uzantoj specialajn ilojn por trakti ilin[38].

La 9-an de julio aperis ebleco alkroĉi al mesaĝo dosierojn el Yandex Disko.

La 11-an de julio ekfunkciis la beta-versio de "Vivaj mesaĝoj" (ruse Живые письма) — interfaco destinita por kolektivaj verkado kaj redaktado de mesaĝoj. Oni povas tuj vidi redaktojn de aliaj uzantoj, markitaj per diversaj koloroj[39].

La 9-an de oktobro aperis subteno de speciala markado laŭa al la normo WAI-ARIA. Tio ebligas al homoj kun malforta vidkapablo uzi la servon helpe de ekranprogramoj.

La 4-an de novembro estis lanĉita servo por esplorado de poŝtaj dissendoj Poŝtoficejo (ruse Почтовый офис).

La 21-an de novembro aperis ebleco alkroĉi al sendota mesaĝo Yandex-monon, eĉ se ricevonto havas nek Yandex Poŝton, nek konton ĉe Yandex Mono[40].

La 28-an de novembro aperis subteno de ĉifrado ĉe sendado de mesaĝoj al aliaj retpoŝtoj.

La 11-an de decembro aperis ebleco uzi kiel uzantonomon sian telefonnumeron[41].

2015[redakti | redakti fonton]

La 3-an de februaro projektoj "Miaj abonoj" (ruse Мои подписки) estis translokita de Yandex Poŝto al Yandex Novaĵoj kaj eknomiĝis "Miaj novaĵoj" (ruse Мои новости). Pluraj funkcioj malaperis: novaĵoj estas ne plu markataj kiel legitaj, ne eblas kaŝi ilin kaj oni povas legi nur ekde la lastaj[42].

La 13-an de februaro aperis ebleco rapide alkroĉi al mesaĝoj dosierojn el la dosierujo "Poŝtaj enmetaĵoj" (ruse Почтовые вложения) ĉe Yandex Disko, kie estas stokataj ricevitaj dosieroj[43].

La 24-an de februaro aperis ebleco rapide foliumi bildojn kaj grandigi ilin per fingrotuŝoj, aperis butono por konservi ilin[44].

La 3-an de marto ŝanĝiĝis transsendado de mesaĝoj: la servo demandas, ĉu konservi enmetaĵojn aŭ forigi ilin. Antaŭe la enmetitaj dosieroj estis aŭtomate forigataj kiel tion faris plejparto de retpoŝtoj[45].

La 2-an de aprilo aperis nova versio de la retpoŝto por iPhone kun nova interfaco kaj pliaj eblecoj[46].

La 15-an de aprilo aperis ebleco kundividi dokumentojn rekte el la poŝtujo. Por tio sufiĉas malfermi dosieron kaj klaki butonon Kundividi (ruse Поделиться) por publikigi ĝin ĉe sociaj retoj aŭ sendi ligilon al ĝi[47].

La 14-an de majo ŝanĝiĝis la poŝtelefona versio de la poŝto: la ricevitaj dosieroj estas montrataj en la mesaĝolisto, la poŝto proponas agojn por la mesaĝoj, eblas fiksi gravajn mesaĝojn[48].

La 28-an de julio okazis pliaj ŝanĝoj de la poŝtelefona versio: aliiĝis ĉeno de mesaĝoj, ligiloj al la Yandex-servoj, Helpo kaj Eliro estis ŝovitaj al la listo de dosierujoj, aperis ebleco traduki la mesaĝojn[49].

2016[redakti | redakti fonton]

La 27-an de junio tradukilo vastiĝis ĝis 40 lingvoj[50].

La 3-an de aŭgusto en la poŝtelefona versio aperis ebleco nuligi ĵusan forigon de mesaĝoj, klakinte butonon Nuligi (ruse Отменить)[51].

La 23-an de aŭgusto aldoniĝis kompakta reĝimo por listo de dosierujoj[52].

La 12-an de septembro aldoniĝis dezajna temo World of Tanks, kreita kunlabore kun la firmao Wargaming[53].

La 28-an de decembro estis proponita provizora ebleco sendi al si mem "mesaĝon al estonteco" (ruse Письмо в будущее), ricevotan post unu jaro[54].

2017[redakti | redakti fonton]

La 30-an de oktobro vastiĝis eblecoj pri serĉado de mesaĝoj[55].

En decembro aperis la beta-versio de poŝtelefona aplikaĵo por Android. Ĝi ne okupas spacon en la telefono, ĉar ĉiuj mesaĝoj estas stokataj en nubo. Oni povas uzi per la sama aplikaĵo ankaŭ aliajn retpoŝtojn (Google, Mail.ru, Hotmail, Microsoft Outlook). Por sendado de grandaj dosieroj estas uzata Yandex Disko[56].

2018[redakti | redakti fonton]

La 9-an de aprilo ebleco uzi la poŝtujojn de Google, Mail.ru, Hotmail kaj Microsoft Outlook aperis en stabilaj versioj de aplikaĵoj por Android kaj iOS[57].

2019[redakti | redakti fonton]

La 24-an de septembro en la aplikaĵo por iPhone aperis ebleco voĉlegi ricevitajn mesaĝojn kaj dikti tiujn verkatajn, laŭplaĉe alkroĉante originalan sondosieron. Ĝi baziĝas sur la programaro Yandex SpeechKit[58].

2021[redakti | redakti fonton]

Ekde februaro Yandex Poŝto 360 iĝis uzebla per poŝtelefonaj aplikaĵoj Yandex Poŝto kaj Yandex Disko. Ekfunkciis roboto en Telegramo, transsendanta gravajn mesaĝojn al la poŝtokesto[59].

En marto en Yandex Poŝto 360 aperis ebleco elekti por persona poŝtadreso iun ajn domajnon, ne nur yandex.ru[60].

En aprilo en Yandex Poŝto 360 aperis ebleco krei rezervajn kopiojn de apartaj mesaĝoj aŭ de la tuta poŝtokesto. Se ŝalti en la agordoj aŭtomatan kopiadon ĉiuj mesaĝoj komplete forigitaj el la poŝtokesto dum duonjaro estos stokataj en speciala rezervejo, kie oni povos trovi ilin klakinte specialan butonon[61].

2023[redakti | redakti fonton]

La 17-an de aprilo 2023 malaperis senpaga tarifo por entreprenoj, la senpaga retpoŝto iĝis uzebla nur por mikrokompanioj kun ne pli ol tri kunlaborantoj kaj nekomercaj organizoj[62].

Incidentoj[redakti | redakti fonton]

En februaro 2021 sekurecservo de la kompanio malkovris likon de datumoj. Unu el tri administrantoj, posedantaj respektivan rajton, donis nepermesitan aliron al 4 887 poŝtokestoj de uzantoj[63].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Яндекс.Почта — бесплатная почта с web-интерфейсом (ruse). Yandex (2000-06-26). Alirita 2019-10-24.
  2. 2,0 2,1 Новая услуга почты Яндекса — почтовые фильтры (ruse). Yandex (2000-09-29). Alirita 2019-10-24.
  3. 3,0 3,1 Вирусы? К доктору! (ruse). Yandex (2001-10-21). Alirita 2019-10-24.
  4. «Яндекс.Почта» научилась переводить письма с французского и немецкого (ruse) (2012-05-16). Arkivita el la originalo je 2012-05-19. Alirita 2012-05-16.
  5. О Почте для домена (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-24.
  6. Импорт ящиков с других серверов (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-24.
  7. Яндекс объединяет интерфейсы для управления Коннектом и Почтой для домена (ruse). Yandex (2018-06-07). Alirita 2019-10-24.
  8. Ваша_почта@Narod.Ru (ruse). Yandex (2000-05-22). Alirita 2019-10-24.
  9. Новая функция Яндекс.Почты: проверка орфографии (ruse). Yandex (2001-02-13). Alirita 2019-10-24.
  10. На Яндекс Почте заработал новый сервис — быстрый поиск писем в почтовом ящике (ruse). Yandex (2001-07-17). Alirita 2019-10-24.
  11. Личные письма – отдельно, рассылки – отдельно (ruse). Yandex (2002-08-27). Alirita 2019-10-24.
  12. Рекламу выключить можно! (ruse). Yandex (2003-01-23). Alirita 2019-10-24.
  13. На Яндексе — только живые души (ruse). Yandex (2003-03-11). Alirita 2019-10-24.
  14. Яндекс.Почта удваивает размер почтового ящика и предлагает новый дизайн (ruse). Yandex (2003-08-25). Alirita 2019-10-24.
  15. Яндекс считает Спамооборону необходимой (ruse). Yandex (2003-12-08). Alirita 2019-10-24.
  16. На Яндекс.Почте включена Спамооборона (ruse). Yandex (2004-01-22). Alirita 2019-10-24.
  17. Яндекс: бесконечно чистая почта (ruse). Yandex (2004-04-22). Alirita 2019-10-24.
  18. Яндекс начинает поддерживать мировой антиспамовый стандарт (ruse). Yandex (2004-07-05). Alirita 2019-10-24.
  19. Яндекс отделяет рассылки от спама (ruse). Yandex (2005-02-22). Alirita 2019-10-24.
  20. Почта Яндекса подсказывает адреса (ruse). Yandex (2005-04-05). Alirita 2019-10-24.
  21. Яндекс открывает новую почту @ya.ru (ruse). Yandex (2006-04-18). Alirita 2019-10-25.
  22. Яндекс.Почта стала мобильной (ruse). Yandex (2007-08-27). Alirita 2019-10-25.
  23. Бесконечность Яндекс.Почты начинается с 10 Гб (ruse). Yandex (2007-09-18). Alirita 2019-10-25.
  24. Яндекс.Почта заговорила по-украински (ruse). Yandex (2008-06-09). Alirita 2019-10-25.
  25. Я.Онлайн передает мгновенные сообщения и настроения (ruse). Yandex (2008-09-01). Arkivita el la originalo je 2022-04-07. Alirita 2019-10-25.
  26. Социальные сети Рунета — на главной странице Яндекса (ruse). Yandex (2008-09-23). Alirita 2019-10-25.
  27. Мобильная почта в кармане (ruse). Yandex (2009-03-24). Alirita 2019-10-25.
  28. Яндекс.Почта для современной жизни (ruse). Yandex (2009-05-29). Alirita 2019-10-25.
  29. Мобильный клиент для Яндекс.Почты (ruse). Yandex (2009-09-16). Alirita 2019-10-25.
  30. Почта в своём домене — на Яндексе (ruse). Yandex (2009-10-27). Alirita 2010-06-23.
  31. Новая Яндекс.Почта — в одно мгновение (ruse). Yandex (2010-19-07). Alirita 2010-06-23.
  32. Почтовое приложение Яндекса для iPhone (ruse). Yandex (2011-06-22). Alirita 2010-06-23.
  33. Яндекс.Почта напоминает о письмах без ответа (ruse). Yandex (2011-07-29). Alirita 2019-10-24.
  34. Письма в будущее (ruse). Yandex (2011-10-17). Alirita 2019-10-24.
  35. Trinity — новая Почта от Яндекса для деловых людей (ruse). Yandex (2012-10-25). Arkivita el la originalo je 2014-09-27. Alirita 2019-10-24.
  36. Яндекс.Почта: новый взгляд на письма (ruse). Yandex (2013-27-06). Alirita 2019-10-24.
  37. Яндекс.Почта — теперь и в SMS (ruse). Yandex (2013-02-21). Alirita 2019-10-24.
  38. "Яндекс" дополнил почтовый сервис технологией распознавания и обработки писем "Маркер" (ruse). Interfax (2013-06-27). Alirita 2019-10-24.
  39. "Яндекс" запустил бета-тестирование "Живых писем" (ruse). Interfax (2013-07-11). Alirita 2019-10-24.
  40. Деньги в Почте: новые переводы от Яндекса (ruse). Yandex (2013-11-21). Arkivita el la originalo je 2020-10-21. Alirita 2019-10-24.
  41. Ваш телефон@yandex.ru (ruse). Yandex (2013-12-11). Alirita 2019-10-24.
  42. Яндекс убил сервис Подписки (ruse) (2015-02-03). Alirita 2019-10-24.
  43. Вложения из Почты (ruse). Yandex (2015-02-13). Alirita 2019-10-24.
  44. Просмотр изображений в Яндекс.Почте для мобильных браузеров (ruse). Yandex (2015-02-24). Alirita 2019-10-24.
  45. Файлы из предыдущего письма (ruse). Yandex (2015-03-03). Alirita 2019-10-24.
  46. Новая Яндекс.Почта для iPhone (ruse). Yandex (2015-04-02). Alirita 2019-10-24.
  47. Делитесь документами из Яндекс.Почты (ruse). Yandex (2015-04-15). Alirita 2019-10-24.
  48. Три новости почты для мобильных браузеров (ruse). Yandex (2015-05-14). Alirita 2019-10-24.
  49. Летние новости Яндекс.Почты для мобильных браузеров (ruse). Yandex (2015-07-28). Alirita 2019-10-24.
  50. Яндекс.Почта поможет вести переписку на 40 языках (ruse). Yandex (2016-06-27). Alirita 2019-10-24.
  51. Мобильная Яндекс.Почта отменяет удаление (ruse). Yandex (2016-08-03). Alirita 2019-10-24.
  52. Компактный режим для списка папок (ruse). Yandex (2016-08-23). Alirita 2019-10-24.
  53. Почта для настоящего танкиста (ruse). Yandex (2016-09-12). Alirita 2019-10-24.
  54. Загадайте желание вместе с Яндекс.Почтой! (ruse). Yandex (2016-12-28). Alirita 2019-10-24.
  55. Новые возможности поиска по письмам (ruse). Yandex (2017-10-30). Alirita 2019-10-24.
  56. Бета-версия Яндекс.Почты (ruse). Yandex (2017-12-05). Alirita 2019-10-24.
  57. Мобильная Яндекс.Почта стала поддерживать другие почтовые сервисы (ruse). Yandex (2018-04-09). Alirita 2019-10-25.
  58. Яндекс научил Почту для iOS писать письма под диктовку и читать их вслух (ruse). Yandex (2019-09-24). Alirita 2019-10-25.
  59. Яндекс.Почта 360 стала доступна в мобильных приложениях (ruse). Yandex (2021-02-24). Arkivita el la originalo je 2021-03-21. Alirita 2022-05-19.
  60. В Яндекс.Почте 360 теперь можно выбрать любой домен (ruse). Yandex (2021-03-17). Arkivita el la originalo je 2021-03-31. Alirita 2022-05-19.
  61. В Яндекс.Почте 360 появилось резервное копирование (ruse). Yandex (2021-04-23). Arkivita el la originalo je 2021-04-28. Alirita 2022-05-19.
  62. Анна Устинова (2023-05-04) «Яндекс» отказался от бесплатной электронной почты для бизнес-клиентов Теперь почтовый ящик компании с 10 сотрудниками будет обходиться в 30 000–170 000 рублей в год (ruse). Vedomosti. Alirita 2023-06-02.
  63. Служба безопасности Яндекса раскрыла факт внутренней утечки (ruse). Yandex (2021-02-12). Arkivita el la originalo je 2022-03-25. Alirita 2022-05-19.