Yandex (retserĉilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Yandex (ruse Яндекс) estas retserĉilo posedata de la rusia korporacio Yandex.

Historio[redakti | redakti fonton]

1996[redakti | redakti fonton]

La 18-an de oktobro 1996 estis prezentitaj programoj el la serio Яndex: iloj por plenteksta indicado kaj serĉado en tekstaj datumoj konsiderante morfologion de la rusa lingvo[1]. La 21-an de novembro okazis la unua instalado de la sistemo Яndex.Site, kio ebligis serĉi informojn kun konsidero de la rusa morfologio en Retservilo de la eldonejo "Malfermitaj Sistemoj" (ruse Открытые Системы, Otkritije Sistemi)[1]. La 25-an de novembro aperis senpaga ruslingva serĉado en Interreto, okazinta helpe de retserĉilo AltaVista kun konsidero de la rusa morfologio[1].

1997[redakti | redakti fonton]

La 4-an de februaro 1997 ekfunkciis senpaga versio de Яndex.Site por FreeBSD, la 24-an de februaro — por Sun Solaris. La 8-an de aprilo estis prezentita aplikaĵo Яndex.CD. La 25-an de majo estis enkondukita pli ampleksa informpeta lingvaĵo, aperis ebleco modifi paĝojn kun serĉorezultoj. La 9-an de junio aperis versio de Яndex.Site por operaciumoj Windows 95 kaj Windows NT, la 18-an de aŭgusto — por Linux (i386).

La 23-an de septembro kompanio CompTek prezentis en ekspozicio Softool en Moskvo retserĉilon yandex.ru[2], kreitan surbaze de programado de Яndex (Яndex.Site, Яndex.CD, Яndex.Dict, Яndex.Lib). Ĝi serĉis informojn en ruslingvaj retejoj, inkluzive ekster la domajnoj .su kaj .ru. La retserĉilo konsideris morfologion de la rusa kaj angla lingvoj kaj estis komplete ellaborita de CompTek. Ĉiusemajne la serĉoroboto vizitadis po 5 000 servilojn, indicante po 4 Gb da tekstoj. La roboto kontrolis unikecon de la dokumentoj, do ĉiu dokumento aperis nur po unufoje en la serĉorezultoj. Algoritmoj de morfologia analizado, bazitaj sur gramatika vortaro, sciis eltrovi originajn vortoformojn kaj konstrui hipotezajn vortarajn artikolojn por analizi kaj sintezi nekonatajn vortojn same kiel tiujn konatajn[3]. Informpeta lingvaĵo krom kutimaj logikaj operatoroj KAJ kaj inkluzivis operatoron KAJ NE, eblis serĉi ene de alinejo, dokumento, titolo kaj aliaj kampoj, indiki distancon inter serĉataj vortoj aŭ serĉi laŭ preciza vortoformo. La serĉataj vortoj estis elstarigataj en la dokumento[4].

La 18-an de novembro kompanio CompTek anoncis novan interfacon de yandex.ru, kiu ebligis uzi por serĉado naturan lingvon, reguligante parametrojn de la serĉado[5].

La 10-an de decembro kompanio CompTek sciigis ke yandex.ru iĝis defaŭlta serĉilo en la ruslingva versio de retumilo Internet Explorer 4[6].

1998[redakti | redakti fonton]

La 8-an de januaro 1998 paĝo kun natura lingvaĵo de informpetoj iĝis defaŭlta dum la antaŭa formo iĝis aldona (angle advanced). La 2-an de februaro aperis ebleco limigi priserĉatan areon, serĉante en la jamaj trovaĵoj.

La 16-an de marto estis anoncita ebleco publikigi reklamon. La kompanio diris ke ĉiutage ĝi montras pli ol 55 000 paĝojn kaj ĉiusemajne nombro de la uzantoj kreskas je 10%. Eblis montri reklamon al serĉantoj de respektivaj informoj, spuri statistikon de la montroj, flekse modifi la enhavon kaj oftecon de la montroj[7].

La 21-an de aprilo oni anoncis ke Light-versio de la programo Яndex.Site, ebliginta serĉadon en servilo, estos diskonigata senpage.

1999[redakti | redakti fonton]

La 29-an de junio 1999 ekfunkciis senpaga abono de novaĵoj pri certa temo, sendataj al la petanto retpoŝte[8]. La 2-an de aŭgusto ekfunkciis serĉado en kategorioj kaj samtempe unuafoje en la ruslingva Interreto la resursoj estis ordigitaj laŭ cito-indekso. Kiel bazo estis uzita katalogo de List.Ru[9]. La 19-an de aŭgusto ekfunkciis familia serĉado, kaŝanta pornografion kaj sakraĵojn[10].

2000[redakti | redakti fonton]

La 4-an de februaro 2000 estis anoncita plenskala lanĉo de la kunlabora programo Regiona Яndex, kadre de kiu la serĉilo kunlaboris kun lokaj katalogoj ebligante al la uzanto limigi serĉadon je certa regiono[11]. En majo ekfunkciis serĉado laŭ WAP-resursoj[12].

La 6-an de junio estis prezentita nova versio de la retserĉilo. Ĝi ebligis serĉadon ne nur en retejoj, sed ankaŭ ene de specifaj datumbazoj. La serĉobazo tiutempe enhavis 20 milionojn da dokumentoj je pli ol 200 gb, novaj dokumentoj estis aperantaj en serĉorezultoj 15 minutojn post ilia aldono al la datumbazo. Aperis klienta parto de la programo Яndex.Site, ebliginta al posedanto de servilo aŭtomate informi serĉoroboton pri ĉiuj ŝanĝoj en sia servilo. Aperis opcio Novaĵa Yandex (ruse Новостной Yandex), ebliginta serĉadon en novaĵoj kun precizigaj agordoj. Novan dezajnon kreis studio de Artemij Lebedev[13].

La 24-an de aŭgusto aperis ebleco serĉi informojn uzante virtualan klavaron, kio estis speciale aktuala por ruslingvanoj el eksaj respublikoj de Sovetunio[14].

2002[redakti | redakti fonton]

La 6-an de marto 2002 la Arbitracia kaj Mediacia Centro de la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo verdiktis ke domajna nomo yandex.com devas esti forprenita de malhonesta posedanto kaj transdonita al Yandex. La 7-an de junio la domajno estis transdonita al Yandex. Origine ĝia posedanto estis advokata kompanio ArbitraĵSudPravo (ruse АрбитражСудПраво), kiu registris centojn da domajnoj, neniel rilataj al ĝi[15].

2003[redakti | redakti fonton]

Ekde la 20-a de februaro 2003 Yandex serĉas dokumentojn ne nur en HTML, sed ankaŭ en RTF kaj PDF. Eblas ankaŭ vidi la konservitan version de la dokumento, kio perdigas ĝian formaton, sed ebligas limiĝi je uzado de krozilo, sen aldonaj programoj[16]. La 16-an de junio aldoniĝis serĉado en dokumentoj de Microsoft Word[17]. Ekde la 13-an de novembro la serĉilo proponas la serĉorezultojn je formato XML, kio ebligas komplete apartigi la trovitajn datumojn kaj dezajnon[18].

2004[redakti | redakti fonton]

La 26-an de marto 2004 estis ŝanĝita algoritmo de serĉado, kiu ekkonsideris socian strukturon de Interreto, distingante teknikajn, reklamajn, personajn kaj aliajn informojn kaj elektante inter ili plej aŭtoritatajn por altigi ilian rangon en serĉorezultoj. Aperis aldona forigo de duoblaĵoj kaj ebleco limigi la serĉadon je certa regiono. Al la rusa kaj anga lingvoj aldoniĝis la ukraina, belorusa, franca kaj germana, elekteblaj en agordoj[19]. La 13-an de aprilo ekfunkciis interfaco por poŝkomputiloj kaj katalogo de retejoj adaptitaj por ili[20]. La 29-an de aprilo aperis interfaco por blinduloj kaj malbonvidantoj laŭa al la postuloj de Web Content Accessibility Guidelines 1.0[21].

La 18-an de junio Yandex lernis montri koncizan respondon al informpeto pri vetero en la retserĉilo kaj pli ampleksan — en Yandex Vetero[22]. Ekde la 27-an de aŭgusto ĝi serĉas en geografiaj mapoj kaj montras rezultojn en Yandex Mapoj[23].

La 29-an de septembro aldoniĝis serĉado en Flash-dokumentoj[24], la 16-an de decembro — en elektronikaj tabeloj Microsoft Excel kaj prezentaĵoj Microsoft PowerPoint[25]. La 22-an de decembro aperis ebleco elekti serĉadon je blogoj kaj retforumoj[26].

2006[redakti | redakti fonton]

La 16-an de januaro 2006 estis subskribita interkonsento pri strategia partnereco kun retejo Mail.ru, kadre de kiu ĝi uzos retserĉilon de Yandex kaj kuntekstan reklamon de Yandex Direct. Antaŭa partnero de la rejeo estis Google[27].

La 19-an de aprilo ekfunkciis serĉado de muziko[28].

La 9-an de novembro estis anoncita serĉa kromprogramo, kreita por movtelefonoj Nokia surbaze de platformo S60en[29].

2007[redakti | redakti fonton]

La 13-an de majo 2007 Yandex iĝis defaŭlta retserĉilo en la ruslingva versio de krozilo Opera (ekde versio 9.2)[30].

En novembro 2007 komenciĝis kunlaboro kun produktanto de poŝkomputiloj HTC, kadre de kiu kromprogramo kun retserĉilo Yandex aperis en la aparatoj destinitaj por rusia merkato[31].

La 11-an de decembro Yandex ekserĉis bildojn ekster Runet[32].

2008[redakti | redakti fonton]

La 13-an de majo 2008 Yandex iĝis defaŭlta retserĉilo en la ruslingva versio de krozilo Opera Mini[33].

En aŭgusto 2008 oni raportis ke somere Yandex lerni serĉi pliajn internaciajn notmojn de datumtransdonado: al XML, RSS kaj Atom aldoniĝis Sitemaps, protokolo Gzip, Media RSS kaj FOAF[34].

La 15-an de oktobro en la retserĉilo aperis sugestoj, kiuj proponis fini la nekomplete tajpitajn vortojn aŭ frazojn por rapidigi la serĉadon[35].

2009[redakti | redakti fonton]

La movtelefona versio de la retserĉilo ekkonsideris situon de la uzanto, ebligante trovi apudajn servojn ks[36].

La 26-an de majo aperis avertoj ke trovita retejo enhavas danĝeran kodon kaj povos damaĝi la komputilon de la uzanto[37].

La 30-an de junio Mozilla lanĉis novan version de sia krozilo — Firefox 3.5, kie por la rusiaj uzantoj defaŭlta retserĉilo estis Yandex[38].

La 8-an de decembro 2009 alilingvaj retejoj komencis aperi en rezultoj de retserĉado kun aŭtomata traduko al la rusa[39].

2010[redakti | redakti fonton]

La 19-an de majo 2010 aperis ebleco serĉi nur en eksterlandaj retejoj, uzante respektivan filtrilon[40][41].

La 30-an de junio aperis ebleco en la tatara lingvo kaj uzi tataran interfacon. Serĉado por la uzantoj en Tatario estis lokalizita, en la regiono instalita servilaro konektita al la Interreto-interŝanĝejo KZN-IX[42].

La 9-an de julio ekfunkciis teknologio, ebliganta serĉi datumojn realtempe, do tuj post ilia apero en Interreto. La teknologio kaj roboto Orange estis kreitaj de usona oficejo Yandex.Labs (Kalifornio) kunlabore kun kolegoj el Moskvo[43].

La 17-an de septembro internacia versio de la serĉilo yandex.com komencis serĉi ne nur tekstojn, sed ankaŭ bildojn kaj videojn[44].

La 15-an de decembro estis lanĉita serĉoteknologio Spektr (ruse Спектр), kiu montras rezultojn laŭe al supozeblaj serĉodeziroj de la uzanto, do responde al ekzemple suŝioj ĝi montras lokojn kie eblas aĉeti suŝiojn kaj receptojn de ilia kuirado kaj informojn pri ilia apero ks. Surbaze de tiu ĉi teknologio estis kreita serĉilo Krasnodar[45].

2011[redakti | redakti fonton]

La 17-an de aŭgusto estis lanĉita nova serĉoplatformo Rejkjavik (ruse Рейкьявик), uzanta lingvajn preferojn de la uzanto tiel ke homoj plej ofte serĉantaj anglalingvajn retejojn vidos en serĉorezultojn ĉefe ligilojn al ili, ne al la rusaj[46].

2012[redakti | redakti fonton]

La 20-an de februaro 2012 Yandex komencis serĉadon laŭ sociaj retoj kaj blogoj, trovante profilojn de homoj[47]. La 21-an de februaro kompletan aliron al siaj datumoj donis ankaŭ Tvitero[48].

La 21-an de marto ekfunkciis dialogaj sugestoj, ĝustigantaj la serĉopeton[49]. La 23-an de majo la serĉilo komencis montri respondojn al la demandoj antaŭ ol uzanto komplete tajpis ilin[50].

La 20-an de junio aplikaĵo por telefonoj surbaze de Android komencis montri respondojn al la serĉopetoj tuj, antaŭ klako[51]. La 15-an de novembro aperis aplikaĵo por iPad[52].

La 12-an de decembro ekfunkciis personigita serĉilo surbaze de serĉomaŝino Kaliningrad (ruse Калининград), konsideranta personajn preferojn de la uzanto[53].

2013[redakti | redakti fonton]

La 30-an de majo 2013 ekfunkciis serĉilo Dublin (ruse Дублин), kiu konsideras momentajn preferojn de la uzanto. Ekzemple, se la uzanto serĉis informojn pri urboj de Anglio, do al serĉopeto Manchester venos unue respondo ligita al la urbo kaj nur poste al la futbala teamo[54].

2014[redakti | redakti fonton]

La 14-an de januaro 2014 Yandex subskribis kontrakton kun Fejsbuko, ricevinte plenan aliron al la publikaj datumoj de tiu ĉi socia reto, kio ebligis serĉadon en ĝi[55].

2018[redakti | redakti fonton]

La 5-an de julio 2018 ŝanĝiĝis traktado de recenzoj fare de la uzantoj: ili ekapris en serĉorezultoj kaj surbaze de ili formiĝas rangoj de la organizoj kaj retaj ludoj[56].

2019[redakti | redakti fonton]

La 15-an de aŭgusto 2019 aperis ebleco mendi loĝadon en hoteloj rekte en la serĉorezultoj per Yandex Vojaĝoj (ruse Яндекс.Путешествия), sen iri al hotelaj retejoj[57].

La 17-an de decembro estis prezentita serĉilo Vega (ruse Вега), kiu altigis rapidecon de la serĉado kaj plibonigis ĝian kvaliton. Ĝi enhavis 1 500 plibonigojn je 4 kampoj. Helpe de artefaritaj neŭroretoj la serĉilo anticipe eltrovas dokumentojn, proksimajn unu al alia laŭ senco, kaj arigas ilin je grupoj, kaj post ricevi respektivan serĉopeton ĝi serĉas ne en la tuta Interreto, sed en lla respektiva grupo. Tio akcelis la serĉadon kaj ebligis uzi liberiĝintajn resursojn por trovi paĝojn uzatajn malpli ofte. Alia plibonigo rilatis al enkonduko de teknologio de antaŭmontro de la serĉorezultoj, kiam la serĉilo supozas laŭ unuaj tajpitaj vortoj aperontan serĉopeton kaj tuj montras koncernajn serĉorezultojn, parto de kiuj aperas forme de tekstaj respondoj tuj sub la serĉokampo. Parto de la paĝoj funkciis en turbo-reĝimo, ebliginta prezenti la paĝon trovitan en la serĉilo je unu sekundo. Estis enkondukita rangigo de la paĝoj fare de ekspertoj je diversaj kampoj, kies pritaksoj influas edukadon de algoritmo. Ekfunkciis Yandex Q, proponanta demandojn kaj respondojn verkitajn de la uzantoj mem. La serĉado iĝis pli ligita al situo de la serĉanto, konsiderante ne nur setlejon, sed ankaŭ urboparton. En Yandex Servoj aperis ebleco serĉi fakulojn ankaŭ surmape[58].

2021[redakti | redakti fonton]

La 10-an de junio 2021 estis prezentita serĉilo Y1 kun pli ol 2 100 plibonigoj, plejparte koncerne rapidecon de la respondoj. Video estas prezentata en serĉorezultoj je la momento, kie troviĝas informoj petitaj de la uzanto. Reage al plej oftaj serĉopetoj aperas aro de respondoj, inkluzive al similaj kaj rilataj petoj. Inteligenta kamerao kvinoble pli rapide rekonas la objektojn kaj montras rilatajn informojn. Recenzoj pri organizoj kaj servoj estas analizataj kaj prezentataj forme de rangoskalo. Aperis aŭtomata identigilo de telefonnumeroj, kiu povas bloki aŭ mallaŭtigi nedezirindajn vokojn. Unuafoje estis aplikitaj novaj generaj artefaritaj neŭroretoj YaLM[59].

La 27-an de septembro registaro de Rusio listigis la retserĉilon Yandex inter defaŭlte instalendaj el ĉiuj movtelefonoj surbaze de Android kaj iOs kaj en la komputiloj ekde la 1-a de januaro 2022[60].

La 2-an de decembro responde al ruslingva serĉopeto ekaperis ankaŭ aŭtomataj tradukoj de anglalingvaj retejoj[61].

La 20-an de decembro aperis serĉado inter la varoj kaj prezoj, kiuj aperas en konvena formo kun bazaj informoj rekte sub la serĉokampo[62].

2022[redakti | redakti fonton]

La 12-an de septembro 2022 ekfunkciis alidirektado de retejo yandex.ru al dzen.ru dum la ĉefpaĝo de la retserĉilo iĝis ya.ru. Tio okazis samtempe kun definitiva subskribo de la kontrakto, laŭ kiu Yandex transdonis al VK servojn Yandex Dzen kaj Yandex Novaĵoj interŝanĝe al Delivery Club. Inter la kondiĉoj estis ke retejo yandex.ru ankaŭ transiras al VK[63].

La 28-an de novembro estis prezentita serĉilo Y2. En la ĉefpaĝo ya.ru estis nenio krom serĉokampo, serĉado eblas per teksto, voĉo aŭ bildo. Serĉorezultoj estas prezentataj en strukturita kaj komforte esplorebla formo, ĉar la serĉilo serĉas ne nur retejojn, sed objektojn en ili. Aperis ebleco vidi historion de siaj serĉopetoj, kiuj estas pli aktive uzataj por kompreni intencojn de la serĉanto, klasifikante la temojn surbaze de artefarita neŭroreto YaLM. Eblas tuj traduki videojn. En la serĉilo estas integrita neŭroreto-transformilo CS YATI, kiu helpas al la informadikistoj pli rapide serĉi respondojn al la specifaj demandoj[64].

2023[redakti | redakti fonton]

La 5-an de junio 2023 denove aperis ebleco publikigi sian reklamon sub la serĉokampo[65].

Nomo[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1990-aj Arkadij Voloĵ kaj Ilja Segaloviĉ diskutis kiel nomi sian retserĉilon. Ili kombinis la anglajn vortojn search kaj index tiel ke kreiĝis "yet another indexer" (unu plia indeksilo), mallongigita ĝis Yandex, en kiu Voloĵ proponis anstataŭigi la unuajn du anglajn literojn Ya per la rusa litero Я tiel ke aperis Яndex[2].

Statistiko[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2001 nombro de ĉiutagaj informpetoj superis 1 milionon, en decembro 2001 — 1,5 milionojn, en aprilo 2002 — 2 milionojn[66].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1996: Главные новости (ruse). Yandex (1996). Arkivita el la originalo je 2023-04-10. Alirita 2023-04-10.
  2. 2,0 2,1 Анастасия Степанова (2017-09-21) Поисковая конкуренция: как Google не смог купить "Яндекс" (ruse). TASS. Alirita 2023-05-24.
  3. Глубокий смысл новых слов или Как Яndex работает с несловарными словами - просто сказка! (ruse). Yandex (1998-09-11). Arkivita el la originalo je 2023-04-11. Alirita 2023-04-11.
  4. Запущена новая поисковая машина Яndex-Web (ruse). Yandex (1997-09-23). Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2023-04-10.
  5. Новое лицо yandex.ru. Естественно-языковый запрос. (ruse). Yandex (1997-11-18). Arkivita el la originalo je 2022-08-05. Alirita 2023-04-10.
  6. Yandex.ru становится стандартным средством поиска в русскоязычной версии Internet Explorer 4.0 (ruse). Yandex (1997-12-10). Arkivita el la originalo je 2022-08-05. Alirita 2023-04-10.
  7. Реклама на yandex.ru (ruse). Yandex (1998-03-16). Arkivita el la originalo je 2023-04-11. Alirita 2023-04-11.
  8. Подписка на поисковые запросы (ruse). Yandex (1999-06-29). Arkivita el la originalo je 2023-04-11. Alirita 2023-04-11.
  9. Yandex.Ru - теперь категорически! (ruse). Yandex (1999-08-02). Arkivita el la originalo je 2022-08-05. Alirita 2023-04-11.
  10. Детские и недетские игрушки (ruse). Yandex (1999-09-01). Arkivita el la originalo je 2023-04-11. Alirita 2023-04-11.
  11. Региональный Яndex. Один за всех, все за одного. (ruse). Yandex (2000-02-04). Arkivita el la originalo je 2018-01-29. Alirita 2023-04-11.
  12. Яндекс выходит на рынок WAP-приложений (ruse). Yandex (2000-05-10). Arkivita el la originalo je 2015-12-09. Alirita 2023-04-11.
  13. Yandex - новая версия поисковой машины (ruse). Yandex (2000-06-06). Arkivita el la originalo je 2022-08-05. Alirita 2023-04-11.
  14. Яндекс предлагает поиск без использования клавиатуры (ruse). Yandex (2000-08-24). Arkivita el la originalo je 2023-04-11. Alirita 2023-04-11.
  15. Yandex.com передан Яндексу (ruse). Yandex (2002-06-14). Arkivita el la originalo je 2022-03-20. Alirita 2023-04-11.
  16. Яндекс копает глубже (ruse). Yandex (2003-02-02). Arkivita el la originalo je 2022-08-05. Alirita 2023-04-11.
  17. Теперь Яндекс ищет документы в формате MS Word (doc) (ruse). Yandex (2003-06-16). Arkivita el la originalo je 2023-04-11. Alirita 2023-04-11.
  18. Яндекс предоставляет результаты поиска в формате XML (ruse). Yandex (2003-11-13). Arkivita el la originalo je 2022-08-05. Alirita 2023-04-11.
  19. Новый алгоритм ранжирования (ruse). Yandex (2004-03-26). Arkivita el la originalo je 2022-08-05. Alirita 2023-04-12.
  20. Запущен интерфейс поиска для карманных компьютеров (ruse). Yandex (2004-04-13). Arkivita el la originalo je 2023-04-12. Alirita 2023-04-12.
  21. Яндекс для слабовидящих (ruse). Yandex (2004-04-29). Alirita 2023-04-12.
  22. Быстрый поиск погоды на Яндексе (ruse). Yandex (2004-06-18). Alirita 2023-04-12.
  23. Новый сервис Яндекса — поиск по картам (ruse). Yandex (2004-08-27). Arkivita el la originalo je 2022-09-06. Alirita 2023-04-12.
  24. Яндекс индексирует Flash (ruse). Yandex (2004-09-29). Arkivita el la originalo je 2022-08-05. Alirita 2023-04-12.
  25. Яндекс индексирует XLS и PPT (ruse). Yandex (2004-12-16). Arkivita el la originalo je 2022-08-05. Alirita 2023-04-12.
  26. Новый сервис Яндекса — поиск по блогам и форумам (ruse). Yandex (2004-12-22). Arkivita el la originalo je 2022-08-19. Alirita 2023-04-12.
  27. Mail.Ru и Яндекс договорились о стратегическом партнерстве (ruse). Yandex (2006-01-16). Arkivita el la originalo je 2022-07-04. Alirita 2023-04-12.
  28. Яндекс открывает поиск по музыке (ruse). Yandex (2006-04-19). Arkivita el la originalo je 2022-04-02. Alirita 2023-04-12.
  29. Поиск Яндекса — на смартфонах Nokia (ruse). Yandex (2006-11-09). Arkivita el la originalo je 2018-01-29. Alirita 2023-04-12.
  30. Обновите вашу Оперу (ruse). Yandex (2007-05-23). Alirita 2023-04-12.
  31. Поиск Яндекса — в коммуникаторах HTC (ruse). Yandex (2007-11-16). Alirita 2023-04-12.
  32. Яндекс находит картинки по всему интернету (ruse). Yandex (2007-12-11). Alirita 2023-04-12.
  33. Поиск Яндекса — в Opera Mini (ruse). Yandex (2008-05-13). Arkivita el la originalo je 2018-01-29. Alirita 2023-04-12.
  34. Поиск Яндекса поддерживает международные стандарты (ruse). Yandex (2008-08-15). Arkivita el la originalo je 2023-04-18. Alirita 2023-04-18.
  35. Яндекс понимает пользователя с полуслова (ruse). Yandex (2008-10-15). Arkivita el la originalo je 2022-05-21. Alirita 2023-04-18.
  36. Пользователь — в центре мобильного поиска (ruse). Yandex (2009-05-05). Arkivita el la originalo je 2023-04-18. Alirita 2023-04-18.
  37. Поиск Яндекса предупреждает о вредоносных сайтах (ruse). Yandex (2009-05-26). Arkivita el la originalo je 2022-05-21. Alirita 2023-04-18.
  38. Firefox ищет Яндексом (ruse). Yandex (2009-06-30). Arkivita el la originalo je 2018-01-29. Alirita 2023-04-18.
  39. Яндекс переводит иностранные сайты (ruse). Yandex (2009-12-08). Arkivita el la originalo je 2023-04-19. Alirita 2023-04-19.
  40. Яндекс ищет по мировому интернету (ruse). Yandex (2010-05-19). Arkivita el la originalo je 2023-04-16. Alirita 2023-04-19.
  41. Анастасия Голицына (2010-05-19) "Яндекс" бросил вызов Google (ruse). Vedomosti. Alirita 2023-06-05.
  42. Yandex.ru для Республики Татарстан (ruse). Yandex (2010-06-30). Arkivita el la originalo je 2016-04-13. Alirita 2023-04-19.
  43. Яндекс ищет в реальном времени (ruse). Yandex (2010-07-09). Arkivita el la originalo je 2021-12-06. Alirita 2023-04-19.
  44. Yandex.com стал мультимедийным (ruse). Yandex (2010-09-17). Arkivita el la originalo je 2023-04-19. Alirita 2023-04-19.
  45. Поиск Яндекса угадывает желания (ruse). Yandex (2010-12-15). Arkivita el la originalo je 2023-04-16. Alirita 2023-04-19.
  46. Рейкьявик — новая поисковая платформа Яндекса (ruse). Yandex (2011-08-17). Alirita 2023-04-19.
  47. Яндекс ищет по социальному интернету (ruse). Yandex (2012-02-20). Arkivita el la originalo je 2022-12-08. Alirita 2023-04-26.
  48. @yandex ищет по #twitter (ruse). Yandex (2012-02-21). Arkivita el la originalo je 2022-08-19. Alirita 2023-04-26.
  49. Поиск Яндекса предлагает диалог (ruse). Yandex (2012-03-21). Arkivita el la originalo je 2022-12-08. Alirita 2023-04-26.
  50. Яндекс подсказывает цифры и факты (ruse). Yandex (2012-05-23). Arkivita el la originalo je 2022-05-21. Alirita 2023-04-26.
  51. Яндекс предлагает пользователям Android готовый ответ (ruse). Yandex (2012-06-20). Arkivita el la originalo je 2021-12-06. Alirita 2023-04-26.
  52. Яндекс.Поиск для iPad (ruse). Yandex (2012-11-15). Arkivita el la originalo je 2021-06-20. Alirita 2023-04-26.
  53. Яндекс дает персональный ответ (ruse). Yandex (2012-12-12). Arkivita el la originalo je 2023-02-02. Alirita 2023-04-26.
  54. Новый персональный поиск Яндекса (ruse). Yandex (2013-05-30). Arkivita el la originalo je 2023-04-17. Alirita 2023-04-26.
  55. Яндекс научился искать по Фейсбуку (ruse). Yandex (2014-01-14). Arkivita el la originalo je 2022-10-05. Alirita 2023-04-28.
  56. Яндекс дополнит поисковые ответы отзывами и рейтингами (ruse). Yandex (2018-07-05). Alirita 2023-05-11.
  57. Яндекс научился бронировать отели (ruse). Yandex (2019-08-15). Alirita 2023-05-11.
  58. «Вега» — большое обновление поиска (ruse). Yandex (2019-11-12). Alirita 2023-05-12.
  59. Яндекс представил большое обновление поиска (ruse). Yandex (2021-06-10). Alirita 2023-05-12.
  60. denis-19 (2021-09-27) Правительство утвердило поиск от «Яндекса» для установки по умолчанию на гаджетах и ПК, продаваемых с 1 января 2022 года. Habr. Alirita 2023-05-17.
  61. ancotir (2021-12-02) Яндекс добавил в поисковую выдачу автопереводы англоязычных веб-страниц. Habr. Alirita 2023-05-17.
  62. Яндекс запустил поиск по товарам и ценам. Yandex (2021-12-20). Alirita 2023-05-12.
  63. Милена Костерева (2022-09-12) «Яндекс» включил переадресацию с бывшей главной страницы на dzen.ru (ruse). Kommersant. Alirita 2023-05-24.
  64. Яндекс представил новую версию поиска. Yandex (2022-11-28). Alirita 2023-05-17.
  65. Евгения Евсеева (2023-06-05) «Яндекс» вернул рекламный баннер под поисковой строкой на главной странице (ruse). vc.ru. Alirita 2023-06-05.
  66. Количество ежедневных запросов к поисковой машине Яндекс превысило 2 миллиона (ruse). Yandex (2002-04-12). Arkivita el la originalo je 2022-12-08. Alirita 2023-04-11.