Yves Chauvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Yves CHAUVIN [iv ŝoven] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1930, mortis la 28-an de januaro 2015), estis franca kemiisto. Li ricevis en oktobro 2005 la Nobel-Premion pri Kemio kune kun usonanoj Robert H. Grubbs [grubz] kaj Richard R. Schrock [ŝrok].

Vivo

Yves Chauvin trapasis preskaŭ tutan sian sciencistan vivon en la Institut français du pétrole (IFP) [Franca Instituto pri la Petrolo] en Rueil-Malmaison proksime de Parizo. Ĉirkaŭ 1995, li emeritiĝis kaj li poste estis Honora Direktoro de Serĉado.

Ekde 1996, li estis ano de la "Académie des Sciences" (Akademio de Sciencoj de Francio).

Pri la vivo de Yves Chauvin, oni ne scias multon: la sciencisto vivis en Tours (Francio) kie li emeritiĝis. Lia edzino forpasis en la jaro 2004.

Verkado

La Nobelpremio rekompencas la esploradon kaj malkovrojn de Yves Chauvin jam komence de la jaroj post 1970, interalie publikigon de la unua daŭripova metodo de metatezo (1971) (kunlaborante kun Jean-Louis Herisson) kaj la laborojn de Grubbs kaj Schrock. Chauvin diris, ke li ne enkasigos la premion, ĉar li faris sian serĉadon antaŭ 35 jaroj, kaj gajnis la premion dank'al la laboroj de siaj usonaj kunlaborantoj.[1]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

greke Detaloj pri la Nobelpremio de Chauvin (anglalingve, PDF formato) greke Pri Chauvin, ĉe la retejo de la École Supérieure Chimie Physique Électronique de Lyon (france, angle) greke Reago de Chauvin pri la Nobelpremio, el SpiegelOnline (germane)