Zofia Romaszewska

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Irena Zofia Romaszewska (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1940 en Varsovio) – pola socia aktivulino, partoprenantino de demokratia opozicio en la Pola Popola Respubliko; laŭ edukiteco estas fizikistino. Konata kiel kunkreintino de la Radio Solidareco.

Vivkuro

En la jaroj 1959-1963 ŝi studis fizikon ĉe Varsovia Universitato. De 1976 aktive agis en la Komitato de Defendo de Laboristoj (KOR), kies membro estis lia edzo Zbigniew Romaszewski, i.a. organizis helpon por persekutataj laboristoj de Ursus kaj Radom.

De 1977 gvidantino de Intervena Oficejo de KOR, redaktorino de la fako "Praworządność" (Justeco) en Informa Bulteno de la Komitato de Socia Memdefendo KOR. En la jaroj 1980-81 membro de Komisiono pri Interveno kaj Justeco de NSZZ "Solidarność". Ekde enkonduko de la milita stato en Pollando (militleĝo) agis en la subteraj strukturoj de "Solidareco". Arestita julie 1982 kaj kondamnita al 3 jaroj de enkarcerigo; liberigita pro amnestio unu jaron poste, daŭrigis opozician agadon.

En la jaroj 1989-1994 direktorino de Intervena Oficejo ĉe Senato, 1991-1993 - juĝistino de la Tribunalo de Stato. En 2010 parlamenta klubo de Juro kaj Justeco rekomendis ŝin kiel kandidatinon por la funkcio de ombudsmano.

La filino, Agnieszka Romaszewska, estas radia kaj televida ĵurnalistino, direktorino de pola satelita televido en la belorusa lingvo.

Distingoj

Kapitulo de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando. Sur la foto de maldekstre: Sławomir Radoń, Bohdan Cywiński, Marta Olszewska, Irena Zofia Romaszewska, Jerzy Kropiwnicki, Ryszard Bugaj kaj Krzysztof Kauba.

En 2006, pro rimarkindaj meritoj por sendependeco de Pollando, pro agado favore al demokratiaj ŝanĝoj en la lando, ŝi estis distingita de Prezidento Lech Kaczyński per Granda Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta. Junie 2007 estis vokita iĝi kanceliero de la Kapitulo de la ordeno. Ŝi rezignis pri la membreco kaj funkcio la 28-an de septembro 2010.

Fontoj