Zoltán Csekei
Zoltán Csekei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csekei Zoltán |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1914 en Domony |
Morto | 22-an de decembro 1953 (39-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Zoltán Csekei [ĉekei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csekei Zoltán estis hungara pentristo.
Zoltán Csekei [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1914 en Domony, li mortis la 22-an de decembro 1953 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zoltán Csekei akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1941. Lia ĉefinstruisto estis István Réti. Jam dum la studentaj jaroj li ekspoziciis kaj ricevis laŭdon. Post siaj studoj li pentradis komence en Tata (Hungario), poste en Szováta (tiam parto de Hungario). Inter 1945 kaj 1947 li vivis en Sovetunio, kie li faris dekoraciajn kaj grafikajn laborojn. Hejmenveninta li pentradis laboristojn, plej ofte traktoristojn. Ili estis konformaj al la socialismo. Li ricevis 4 premiojn inter 1938 - 1953.
Lia sola ekspozicio[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1941)
El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto (1937, 1950)
Elektita pentraĵo[redakti | redakti fonton]
- Csendélet