Zoltán Fónod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Fónod
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1930 (1930-10-29)
en Okoč
Morto 7-an de julio 2021 (2021-07-07) (90-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioSlovakio
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • literaturkritikisto
vdr

Zoltán Fónod, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fónod Zoltán estis ĉeĥoslovakiana hungara instruisto, ĵurnalisto, redaktoro, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.

Zoltán Fónod[1] naskiĝis la  29-an de oktobro 1930(nun 1930-10-29) en Okoč, li mortis la 7-an de julio 2021 en Bratislavo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Fónod apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li maturiĝis en 1950 en gimnazio de Csurgó, ĉar post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj pro dekretoj de Beneš. Li akiris pedagogian diplomon en Slovaka Universitato en 1954, post 4 jaroj alian diplomon. Jam ekde 1950 li instruis, inter 1955-1969 li estis ĵurnalisto, baldaŭ li gvidis eldonejon. En 1969 li doktoriĝis en la universitato, en 1984 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Jam ekde 1983 li instruis en la universitato kiel lektoro, poste docento, inter 1986-1989 katedrestro. Li estis ĉefredaktoro ekde 1996. Li ricevis premiojn inter 1987-2004.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vallató idő (1980)
  • Megmozdult világban (monografio pri Zoltán Fábry, 1987, tralaborita: 1993)
  • Szétszóródás után (studoj, kritikoj, eseoj, 1998)
  • Szellemi őrjárat (2006, eseoj, intervjuoj)
  • Sorskérdések, keresztutak (2010, studoj, eseoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]