Zoltán Ivics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Ivics
Zoltán Ivics
Zoltán Ivics
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1964 (1964-01-22) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Reĝo Sankta Stefano
Familio
Edz(in)o Zsuzsanna Izsvák
Okupo
Okupo biologo • universitata instruisto
vdr

Zoltán Ivics [iviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ivics Zoltán estas hungara-germana biologo, altlerneja instruisto, membro de Academia Europaea (2018), ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022). Lia edzino estis Zsuzsanna Izsvák.

Zoltán Ivics[1] naskiĝis la  22-an de januaro 1964(nun 1964-01-22) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Ivics maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1982, poste li akiris diplomon (MSc) en Agrikultura Universitato de Gödöllő en 1988. Post la diplomo li esploris en la universitato 3 jarojn, poste en Universitato de Minesoto helpe de akademia stipendio ĝis akiro de Ph.D. en 1994. Poste li pasis 3 jarojn en Universitato de Minesoto kaj 2 jarojn en nederlanda instituto. Li estis esplorgvidanto ĉe de:Max-Delbrück-Centrum für Molekulare Medizin in der Helmholtz-Gemeinschaft inter 1999-2011, poste en de:Paul-Ehrlich-Institut. Li ankaŭ estis profesoro de Universitato de Frankfurto. Li doktoriĝis (DSc) en 2013 antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Lia kompetenteco estas la evoluo, molekula biologio kaj genetikaj aplikoj de moveblaj genetikaj elementoj. Li ricevis premion en 2009.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ovulációs rendszer nagyszámú petesejt szinkronizált nyerésére Barbus conchoniusnál (1988)
  • Repetitive elements and their genetic applications in zebrafish (1997)
  • Targeted gene insertion for molecular medicine (2008)
  • In Vitro Insertional Mutagenesis Screen Identifies Novel Genes Driving Breast Cancer Metastasis (2022)
  • Sleeping Beauty transposition: from biology to applications (2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.