Zsolt Bor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zsolt BOR [ĵolt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bor Zsolt estas hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995), membro de Academia Europaea.

Zsolt Bor naskiĝis la 20-an de junio 1949 en Orosháza.[1]

Biografio

Zsolt Bor frekventis universitaton en Kievo inter 1967-1973. Li eklaboris en universitato de Szeged, kie baldaŭe li havis diversajn altajn postenojn. Li estis gastprofesoro en universitatoj de Irvine (1994), Houston (1995), Zuriko, (1995). Li laboris ankaŭ en Göttingen kaj San Diego. Li okupiĝas ĉefe pri laseroj kaj optiko. Li havas edzinon, kiu naskis 3 filojn. Ĝis tiam li ricevis 5 premiojn inter 1982-2012.

Verkaro (elekto)

  • A Sensitive Single Shot Method to Determine Duration and Chirp of Ultrashort Pulses With a Streak Camera (1991)
  • 308-nm Excimer Laser Therapy For Psoriasis (2001)
  • Fizika tudomány Magyarországon (Fiziko-scienco en Hungario) (2004)

Referencoj

  1. MTA - Bor Zsolt (hungare). Magyar Tudományos Akadémia. Alirita 2013-02-03.

Fontoj