Álvaro Mutis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Álvaro Mutis
Persona informo
Naskonomo Álvaro Mutis Jaramillo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1923 (1923-08-25)
en Bogoto
Morto 22-an de septembro 2013 (2013-09-22) (90-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortis per spirhalto vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Subskribo Álvaro Mutis
Familio
Infanoj Santiago Mutis vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Verkado
Verkoj Q3211073 ❦
The Adventures and Misadventures of Maqroll vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Álvaro MUTIS JARAMILLO (n. la 25-an de aŭgusto 1923 en Bogoto, Kolombio - m. la 22-a de septembro 2013 en Meksikurbo, Meksiko) estis kolombia poeto, romanisto kaj eseisto. Antaŭ ol reveni al Kolombio dum sia adoleskeco, li vivis en Bruselo, kie lia patro servis kiel diplomato. Ekde 1956 ĝis lia morto li vivis en Meksikurbo.

Kvankam aklamitaj de la kritikistoj tra la tuta mondo kaj tradukitaj al multaj lingvoj, la verkoj de Mutis restas precipe legataj en Sudameriko kaj Eŭropo. Mutis estas ĉefe konata pro siaj noveloj pri la persono "Maqroll el Gaviero", vaganta ŝipisto kaj aventuristo. Ili estis kolektitaj ene de novelaro, La Aventuroj kaj Misaventuroj de Maqroll. Liaj poezioj estis unue eldonitaj en 1948, liaj unuaj noveloj en 1978, sed lian unuan grandan sukceson li spertis danke al sia unua romano, La nieve del Almirante ("La neĝo de la admiralo").