Paul Boulet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Boulet
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1884 (1884-01-02)
en Brebières
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paul BOULET [bule] (Brebières (apud Arras), 2-a de januaro 1884 - 28-a de junio 1971 en Vaucresson, 92) estis franca esperantisto kaj vortaristo, profesie supera administranto de la Doganoj ĉe la Ministrejo de la Financoj.

Boulet esperantiĝis en 1902. Li estis sekretario de la Organiza Komitato de la 1-a Universala Kongreso 1905 en Bulonjo ĉe Maro. Li kunfondis la grupon de Rouen, gvidis kursojn, kunlaboris en La Revuo. Ano de la Lingva Komitato de 1909. Li eksiĝis pro troa laboro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Du mil novaj vortoj ĉerpitaj el la verkaro de Dro L.L. Zamenhof netroveblaj en Universala vortaro, eld. Hachette, 1908[1]
  • kun Alfred Michaux: Méthode pour apprendre seul l' Espéranto, 1905.
  • Sola: Kongresa Libro, 1905.
  • Franca Gramatiko por Esperantistoj, Dijon : Presejo Jobard, 1907, 85 p. ; kun "Antaŭparolo" de S-ro E. Boirac, Rektoro de la Akademio de Dijon (2-a milo)
  • Tri Monologoj, 1907.
  • Du mil Novaj Vortoj ĉerpitaj el la Verkaro de Dro L.L. Zamenhof netroveblaj en Universala Vortaro, 1909.
  • Kunlaboris kun Théophile Cart en vortaroj Franca-Esperanto kaj Esperanto-Franca.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Historio de Cosette" de Victor Hugo, Lingvo Internacia 1906, p. 310-316

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Debatoj, La Gazeto, p. 24, n-ro 164, februaro 20113