Bow (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bow
en Kalgario (Alberto)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 587 km
Akvokolekta areo 26 200 km²
Fluo
Enfluejo Oldman ĉe
Grassy Lake
Geografio
Alfluantoj vidu tekston
Map
Rivero en Alberto
vdr

La Rivero Bow estas rivero en la kanada provinco Alberto. Ĝi kuniĝas kun la rivero Oldman por formi la Sud-Saskaĉevanan Riveron.

Fluvojo[redakti | redakti fonton]

La fonto de la rivero troviĝas en la Glaĉero Bow kaj la Lago Bow en la kanada Rok-Montaro. Ĝi trafluas la Nacian Parkon Banff, poste tra la urbeto Canmore kaj la urbo Kalgario. De tie ĝi plue fluas ĝis kie ĝi kuniĝas kun la Rivero Oldman proksime al Grassy Lake (Alberto) por formi la Sud-Saskaĉevanan Riveron. Ĝiaj akvoj plue fluas tra la rivero Saskaĉevano, Vinipega Lago kaj rivero Nelson al la Hudsona Golfo.

Rivero Bow kun Kalgaria Zoo

Inter la komunumoj situantaj laŭborde de la Bow estas Lake Louise, Banff, Canmore, Cochrane, Kalgario, kaj Arrowwood.

La Bow havas longecon de 587 km kaj akvokolektan areon de 26.200 km².[1]

Konservado kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu rivero estas grava fonto de trinkakvo, akvo por irigacio, kaj hidroelektra povo. Ĝi ankaŭ provizas loĝmedion por sovaĝaj bestoj kaj eblecojn por distrado, ekzemple boatado kaj fiŝkaptado. La Akvofaloj Bow troviĝas ĉe fluvojo de la rivero, apud Banff. Provinca Parko de Valo Bow kreiĝis en la valo de la rivero Bow kaj estas parto de la parkosisteno de Kananaskis. La rivero fluas dekstraflanke de la 8-a ĝis 14-a truoj de la golfludejo de la Hotelo Banff Springs.

Fiŝkaptado[redakti | redakti fonton]

La Rivero Bow estas konata kiel mondnivela celloko por kaptado de truto. Ĉi tie loĝas tutjare la ĉielarka truto, bruna truto, rivereta truto, "bull" truto, rok-montara blankfiŝo, kaj diversaj aliaj specioj de fiŝo. Fiŝoj unue eniris ĉi tiun riveron danke al akcidento en 1925, kiam kamiono plena je fiŝidoj celitaj por alia loko paneis proksime al la rivero. Preferante ke la fiŝidoj vivu en ĉi tiu rivero ol ke ili mortu, la ŝoforo enverŝis 45.000 fiŝidojn en la riveron. Ĉi tiuj fiŝoj sukcesis vivi en la rivero, kaj iliaj posteuloj nun subtenas sport-fiŝkaptan industrion kun valoro de milionoj da dolaroj jare.

La rivero prenis sian nomon de la fakto ke indiĝenoj faris pafarkojn (angle: bows) de la arboj kiuj kreskis laŭ ĝi.

Alfluoj[redakti | redakti fonton]


La Bow en Alberto

Inter la alfluoj estas

Multaj lagoj, glaĉeraj kaj artefaritaj, troviĝas en la valo de la Bow: Lago Bow, Lago Hector, Lagoj Vermillion, Lago Gap, Lago des Arcs kaj Lago Ghost ĉe la supra fluvojo, kaj kelkaj artefaritaj akvorezervejo ĉe la malsupra fluvojo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Atlas of Canada Arkivigite je 2006-05-20 per la retarkivo Wayback Machine - Riveroj en Kanado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]