Hans Sachs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Sachs
(1494-1576)
germana ŝufaristo, majstrokantisto kaj poeto
germana ŝufaristo, majstrokantisto kaj poeto
Persona informo
Hans Sachs
Naskiĝo 5-a de Novembro 1494
en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio
Morto 19-a de Januaro 1576
en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio
Tombo Johannisfriedhof vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Latinlernejo vd
Profesio
Okupo poeto • verkistokantistodramaturgoaktorokomponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans SACHS [hans saks] (* la 5-an de novembro 1494 en Nürnberg, † la 19-an de januaro 1576 samloke) estis ŝufaristo, majstrokantisto kaj poeto.

La komponisto Richard Wagner faris el lia personeco unu el la ĉefaj protagonistoj de la opero Die Meistersinger von Nürnberg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sachs frekventis ekde 1501 en sia patra urbo latinajn lernejojn vidante sian netaŭgecon por lernejĉeestado. El siaj lernejaj jaroj li nur konservis la interesegon pri skribitaĵoj kaj poeziaĵoj de la klasika antikveco kiel ankaŭ pri la intencoj de la humanistoj. En printempo 1509 li iĝis lernoknabo ĉe la teksisto Leonhard Nunnenbeck kiu paralele lernigis al li la arton pri majstrokantado. Post fino de du trejniĝaj jaroj Sachs komencis laborvojaĝi dum kvin jaroj tra Regensburg, Passau, Wels, Salzburg, Würzburg, Frankfurto ĉe Majno, Kolonjo, Aachen. Post reveno hejmen en 1516 li ne plu foriris disde Nurenbergo. En 1517 Sachs deklaritis majstro kaj nuptis en la 1.9.1519, la tagon de Sankta Egidio, la knabinon Kunigunde Kreuzer el Wendelstein.

La ĝis tiam naiva orientiĝo de la poemoj post Reformacio pli kaj pli akriĝis. Ĉar li jam en 1521 posedis verkojn de Marteno Lutero kaj en 1523 Sachs entuziasme laŭdis la reformanton per la poemo Die wittenbergisch Nachtigall. En 1524 li publikigis kvar prozajn dialogojn admirindajn kie li montriĝis raciema ano de la nova kredo lutera. En 1527 li havis problemojn pro rima kaj bilda prilaboro de la profetaĵoj de Joakimo el Fiore kiun Sachs eldonis kune kun Osiandro. Tie temis pri antaŭdiro pri la kolapso de papa regado. Kvankam la urbaj konsilantoj oficiale avertis lin li senhezite daŭrigis. Baldaŭ poste la urbo mem deklaris la akcepton de la luteranaĵoj - kaj sekve ankaŭ la porluteranaĵoj de Sachs pli kaj pli populariĝis.

Lia fekundeco poezia akompanis lian vivoĝojon. Krom el la impresoj gajnitaj dum la laborvojaĝjaroj kaj en bonstara Nurenbergo mem li ĉerpis ankaŭ el sia legemo ĝenerala. Li legis i.a. la Biblion, teologiajn traktatojn, tradukojn de romiaj kaj malnovgrekaj verkoj, novelojn italajn (precipe la verkon Dekamerono), kronikojn, vojaĝrakontojn. Sachs sukcesis kunmeti la impresojn kaj krei belon novan. En 1560 mortis la unua edzino; jam unu kaj duonan jaron poste li nuptis la 27 jaraĝan vidvinon Barbara Harscher kies belecon li ankaŭ poezie prezentis.

Pro pestepidemio en 1562 li devis resti hejme kie li verkis ekleziajn kantojn; tiam li ankaŭ pliobligis la kreon de dramoj por doni al la samcivitanoj momentojn de distriĝo kaj amuziĝo. Lia kreiva agado restis ĝis 1573; bildon de la vigle verkanta maljunulo faris disĉiplo lia Adam Puschmann el Görlitz.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Malmultajn jardekojn malantaŭ la morto de Sachs komenciĝis la t.n. scienca epoko de germanlingva poeziado kiu malpli ŝatis la stilon de Sachs. La tuto iĝis eĉ tre malhonorita pro la laudira neklereco de ilia kreinto, de nura ŝufaristo. Nur je la fino de la 18-a jarcento en la periodo de Sturm und Drang kaj sub la influo de la goeta poemo Hans Sachsens poetische Sendung (1776) iĝis renesanco kaj rekompreno de la verkoj de Sachs. Memkompreneble li tiam de tempo al tempo eĉ troigite laŭditis de kelkaj.

En lia naskiĝurbo starigitis monumento por li kaj la 400-a datreveno naskiĝtaga (1894) festitis en tuta Germanujo. Lia naiva freŝeco, la bona humuro, la konfidindeco, la burleskeco ankaŭ plaĉis kaj plaĉis ĉiam, dume lia tragediista flanko ofte ne komprenatas.

Li inventis novan melodian stilon, i.a. la arĝentan melodion. Liaj majstraj kantoj ĉiam modelis. Li gravis ankaŭ pro siaj prelegpoemoj kun speciala rimformo. Sachs ofte traktis la saman aferon diversĝenre. Ofte li simple versigis ĵus legitajn aferojn. Nurenbergon la belan urbon li laŭdis per la verketo Lobspruch (1530).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Sämtliche Fabeln und Schwänke, 1 (1893)
  • Das Hofgesindt Veneris (karnavala ludo, 1517)
  • Die Wittenbergisch Nachtigall (poemo, 1523)
  • Tragedia von der Lucretia (dramo, 1527)
  • Das Narrenschneiden (karnavala ludo, 1536)
  • Commedi von dem reichen sterbenden Menschen (karnavala ludo, 1549)
  • Der schwanger Pawer (karnavala ludo, 1560)
  • Der farendt Schuler im Paradeiß (karnavala ludo, 1561)
  • Summa aller meiner Gedicht (poemoj, 1567)
  • Das heiz Eysen (karnavala ludo, 1576)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 365-367 kio relegeblas interrete tie ĉi.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La vaganta studento en la paradiz ; La vulpo kun la kok ; Pri bonaj kaj fiaj gastoj ; Eduka sentenco por lia edzino Barbara. – En: Germana antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 225-239

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]