Arnau Torras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Arnau Torras
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1966 (1966-01-01) (58-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Arnau Torras i Tutusaus (subskribante Arnau, n. 1966) estas kataluna esperantista aŭtoro de komiksoj, kiu cetere prezentas skeĉojn kaj emas iom gajigi kaj bonetosigi la junularajn esperantorenkontiĝojn. Inter liaj komiksaj personoj menciindas Doktoro Senesperanto, kiu estas miksaĵo inter Dro Zamenhof kaj memportreto. La komiksoj estas petolemaj, humuraj, malprudegaj kaj ironiaj. Grava temo kiu aperas en diversaj albumoj estas "la Bona Etoso" (mallongigita al la "BE"), kiun la doktoro Senesperanto volas estigi ĉie, kie li ĉeestas. Arnau difinis siajn rolulojn en la paĝoj de Kata Luno kaj nun kunlaboras en la komiksa revuo kaj TTT-ejo Vola Püg'.

Prezento de la artisto[redakti | redakti fonton]

Por la programo de KEF 2005 aperis jena prezentoteksto:

Komiksforman literaturon reprezentas en KEF nia plej konata, fola, kataluna komiksartisto kaj artisto Arnau Torras. Se jam la temo estas ”Korpo kaj kulturo”, kies nomo el ĉiuj Esperantaj artistoj fakte unue venus iamensen: Arnau! Nepre! En liaj tre korporilataj komiksoj, kiuj efike sukcesas ŝoki kelkajn deculojn eĉ ankoraŭ, temas ofte pri Esperanta kulturo: la aŭtoro agrable uzas alludojn al ĝisoste espaj fenomenoj, beletraĵoj, verkistoj ks. En 2004 aperis du novaj komiksalbumoj de Arnau: Malpli da teksto kaj pli da sekso kaj La vivo simplas, temas pri amo. Interese, ke en certa recenzo de Donald Broadribb en Monato, la komiksojn oni laŭdas pro uzado de kondomoj kaj kondamnas pro ”malalta porna kvalito”. En KEF ni certe parolos kun Arnau kaj aliaj ne nur pri sekso, porno kaj amo, sed ankaŭ pri recenzarto kaj pri komiksa literaturo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La krizo. - Aperinta en Literatura Foiro 164, dec. 1996, pĝ. 307 - 310
  • Pli ol homo, esperantisto! La D-ro Senesperanto kaj la alternativa lingvo. Bildrakontoj. SEK. Zagreb. 1996. 48 paĝoj. Subgrundaj bildstrioj originale Esperantaj, kiujn oni uzu, laŭ la aŭtoro, por purigi pug-truon.
  • La romantikulo en la 20a jarcento. Bildrakontoj. SEK. Zagreb. 1996. 48 paĝoj. Dua volumo da malprudegaj bildrakontoj, kun amoro, vojaĝoj kaj Esperanto kiel ĉeftemoj.
  • La D-ro Senesperanto serĉas la bonan etoson. Arnau Torras i Tutusaus. Bildrakontoj. Libro TIM. Zagreb. 1998. 23 paĝoj. Bildstria aventuro tra Esperantujo, en kiu la plej grava allogforto montriĝas "la etoso".
  • Desegnoj - Desegnitaj bendoj - Komiksoj. Arnau, Kavlan, Septier, Sire. Bildrakontoj. La Kancerkliniko. Thaumiers. 1999. 21 paĝoj. Pintaj bild-artistoj de LKK en kuna kajero.
  • Malpli da teksto kaj pli da sekso. Bildrakontoj. Sabadell. 2004. 56 paĝoj.
  • La vivo simplas. Bildrakontoj. Sabadell. 2004. 56 paĝoj. Erotiko kaj politiko; amuzo kaj (m)am-uzo.