Kantono Bazelo Urba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono Bazelo Urba
Blazono de Kantono Bazelo Urba
Vido de Bazelo
Kantonoj de Svislandourboŝtato
Ĉefloko Bazelo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1501
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  BS
Nombro de loĝantoj 191500(2010-05-31)
Areo 37 km²
Loĝantardenseco 5176 loĝantoj/km²
Koordinatoj 47° 33′ N 7° 35′ O / 47.550 °N, 7.583 °O / 47.550; 7.583 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ N 7° 35′ O / 47.550 °N, 7.583 °O / 47.550; 7.583 (mapo)
Situo de Kantono Bazeloi Urba en Svislando
Mapo de la Kantono XXX
vdr

La Kantono Bazelo Urba estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia teritorio estas la urbo Bazelo. La 31-an de majo 2010 la kantono nombris 191500 loĝantojn.

La nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Basel-Stadt, france Bâle-Ville, itale Basilea-Città kaj romanĉe Basilea-Citad.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Kantono Bazelo Urba situas en la nordo de Svislando ambaŭflanke de la rivero Rejno. Ĝia teritorio formas la sudan finon de la Supra Rejna Malaltebenaĵo.

Administra subdivido kaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La Kantono Bazelo Urba ek de 1889 ne havas distriktojn. La kantono konsistas (stato je la 31-a de majo 2010) el tri komunumoj, nome la kantonĉefurbo Bazelo kun 169560 loĝantoj, Riehen kun 20725 loĝantoj kaj Bettingen kun 1215 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

neoficiala komuna blazono de Bazelo Urba kaj Kampara

La historio de la kantono estas forte ligita kun la historio de la urbo Bazelo, kiu aliĝis en la jaro 1501 al la Svisa Ĵurkomunumo.

La hodiaŭa duonkantono Bazelo Urba, kiu konsistas krom el la urbo Bazelo nur el du pliaj komunumoj, ekestis dum la jaro 1833, kiam okaze de la bazela kantondisiĝo de la tiama kantono Bazelo sendependiĝis la nuna kantono Bazelo Kampara. La kantono Bazelo Urba ĝis la jaro 2006 havis paragrafon en sia konstitucio, kiu antaŭvidis reunuiĝon. Plurfoje, laste dum la jaro 1969, la loĝantoj de ambaŭ kantonoj voĉdonis pri tia reunuiĝo: ĉiam la urbanoj voĉdonis por kaj la kamparanoj kontraŭ, timante tro grandan influon de urbaj interesoj en komuna kantono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La Kantono Bazelo Urba diponas pri bonega transportsistemo. Unuflanke la loka tram- kaj busreto de Bazelo zorgas pri la fajna distribuo, alflanke la Svisaj Federaciaj Fervojoj la Germana Fervojo kaj la Nacia Societo de la Francaj Fervojoj zorgas por la regionaj, naciaj kaj internaciaj konektoj sur la reloj. La internacia Flughaveno Bazelo-Mulhouse-Freiburg konektas la urbon kaj kantonon Bazelo al la mondo, kaj la internacia Rejnhaveno estas la svisa portalo al la Norda Maro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)