Malto (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Malto (apartigilo)
Malto
Malta ali 2009224 lrg.jpg

AkvejoMediteraneo

Supermara alteco239 m [+]
Koordinatoj35° 53′ N, 14° 27′ O (mapo)35.88333333333314.45Koordinatoj: 35° 53′ N, 14° 27′ O (mapo)
Ĉefa lokoLa-Valeto
- koordinatoj35° 53′ N, 14° 27′ O (mapo)35.88333333333314.45Koordinatoj: 35° 53′ N, 14° 27′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoTa’ Dmejrek
- alteco253 m

Longo27 km (17 mi)
Areo246 km² (24 600 ha) [+]
Loĝantaro357 000 [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]

Malto
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Islands of Malta [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Satelita vido de Malto (dekstre), Comino kaj Gozo

Malto estas insulo en Mediteraneo. Ĝi apartenas al la respubliko Malto, al kiu ĝi donis la nomon.

Malto havas areon de 246 km²; ĝia bordo longas 136 km. La plej granda distanco sur la insulo estas 27 km. Ĝia plej alta loko estas je 253 metroj super marnivelo.

La distanco al la plej proksima loko de Sicilio estas ĉirkaŭ 100 km; Tunizio en Afriko distancas ĉirkaŭ 290 km. Insuloj Comino kaj Gozo estas nord-okcidente de Malto en distanco de du resp. ses kilometroj.

Malto havas 357.000 loĝantojn, tio estas 90 % de la loĝantoj de la respubliko. La plej grava urbo estas la ĉefurbo Valletta; aliaj urboj estas Rabat, Birżebbuġa (Birzebbugia) kaj Marsaxlokk (Marsascala).

La Blua Groto estas natura aro de ses kavernoj, nomataj laŭ la nomo de la plej granda. La sistemo situas sur klifoj sur la suda marbordo de la insulo Malto.