Richard Pipes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Pipes
Persona informo
Naskonomo Ryszard Edgar Pipes
Naskiĝo 11-an de julio 1923 (1923-07-11)
en Teŝino
Morto 17-an de majo 2018 (2018-05-17) (94-jaraĝa)
en Kembriĝo, Masaĉusetso
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoPollando
Alma mater Universitato CornellUniversitato Harvard
Familio
Infano Daniel Pipes
Okupo
Okupo historiistoverkisto • universitata instruisto
vdr

Richard Edgar Pipes (n. 11-an de julio 1923; m. 17-an de majo 2018) estis usona historiisto specialiĝinta pri la historio de Rusio, ĉefe dum la sovetunia tempo.

Pipes naskiĝis en Cieszyn, Pollando en asimilita juda familio. Lia patro estis entreprenisto[1]. La familio fuĝis en oktobro de 1939 kaj ili alvenis en julio de 1940 en Usono, post mallonga periodo en Italio.

Pipes ricevis la usonan ŝtatanecon en 1943 pro soldatservo. Li estis edukita en la Muskingum College, Universitato Cornell kaj Harvard. Li edziĝis en 1946 kaj havis du infanojn, el kiuj Daniel Pipes estas historiisto kaj specialisto pri okcidenta Azio kaj islamaj landoj; li verkis interalie pri Sirio.

Pipes laboris ĉe la Universitato Harvard ekde 1950 ĝis retiriĝo en 1996. Richard Pipes verkis entute proks. 21 librojn kaj ricevis multajn distingojn. Li verkis ĉefe librojn pri Rusio en la tempo de Sovetunio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Formation of the Soviet Union, Communism and Nationalism, 1917-1923 (1954)
  • The Russian Intelligentsia (1961)
  • Social Democracy and the St. Petersburg Labor Movement, 1885-1897 (1963)
  • Struve, Liberal on the Left (1970)
  • Russia Under the Old Regime (1974)
  • Soviet Strategy in Europe (1976)
  • Struve, Liberal on the Right, 1905-1944 (1980)
  • U.S.-Soviet Relations in the Era of Détente: a Tragedy of Errors (1981)
  • Survival is Not Enough: Soviet Realities and America's Future (1984)
  • Russia Observed: Collected Essays on Russian and Soviet History (1989)
  • The Russian Revolution (1990)
  • Russia Under the Bolshevik Regime: 1919-1924 (1993)
  • Communism, the Vanished Specter (1994)
  • A Concise History of the Russian Revolution (1995)
  • The Three "Whys" of the Russian Revolution (1995)
  • The Unknown Lenin: From the Secret Archive (1996)
  • Property and Freedom (1999)
  • Communism: A History (2001)
  • Vixi: Memoirs of a Non-Belonger (2003)
  • The Degaev Affair: Terror and Treason in Tsarist Russia (2003)
  • Russian Conservatism and Its Critics (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Uważam Rze Historia. Historia.uwazamrze.pl. Arkivita el la originalo je February 16, 2015. Alirita 2015-02-23. Arkivigite je 2015-02-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-16. Alirita 2018-10-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-16. Alirita 2018-10-07.