František Roman Dragoun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Roman Dragoun
F. R. Dragoun en 1996
F. R. Dragoun en 1996
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1916 (1916-10-21)
en Písek
Morto 2-an de julio 2005 (2005-07-02) (88-jaraĝa)
en Písek
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Infano Roman Dragoun
Okupo
Okupo pentristo
vdr

František Roman Dragoun (naskiĝis la 21-an de oktobro 1916 en Písek - mortis la 2-an de julio 2005) estis ĉeĥa portretisto.

Talenton li verŝajne heredis de sia patro, kiu estis instruisto kaj ankaŭ bonega pentristo kaj muzikisto. En 1937 F. R. Dragoun iĝis student de la plastikarta akademio (Akademie výtvarných umění) en Prago ĉe profesoroj Max Švabinský kaj Vratislav Nechleba.

Plej multe li kreis portretojn kaj pejzaĝojn, sed ankaŭ tiujn li pentris kiel portretojn (vedutojn), strebante trafi la karakteron kaj klimaton.

Post la dua mondmilito li vivis en Prago, kie li kreis portretojn de multaj gravaj artistoj. Post februaro 1948 (kiam komunistoj uzurpis la potencon) li revenis al la naska Písek. Li multe vagis tre Bohemio kaj Moravio kaj vojaĝis tra Eŭropo kaj Ameriko, multe li desegnis portretojn, ofte rapide ekzemple en trajna kupeo.

Li postlasis portretojn de gravaj personoj (komponisto Jindřich Jindřich, arkeologo Karel Absolon, basulo Eduard Haken, tradukisto Otto František Babler, kardinalo Vlk kaj pluraj artistoj, sciencistoj, filozofoj).

Estas inter ili ankaŭ lia persona amiko esperantisto Libor Křivánek el Písek.

Li pentris pli ol kvin mil oleo-bildojn kaj nekalkuleble da desegnoj.

Li verkado estis ofte ekspoziciata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.