Vladimir Zvorikin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Zvorikin
Persona informo
Владимир Козьмич Зворыкин
Naskiĝo 30-an de novembro 1879 (1879-11-30)
en Murom, Gubernio Vladimiro,  Rusia Imperio
Morto 29-an de julio 1982 (1982-07-29) (102-jaraĝa)
en Princeton
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj anglarusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Rusio • Respubliko Siberio • Rusa Ŝtato • Usono vd
Alma mater St. Petersburg Practical Institute of Technology vd
Profesio
Okupo inĝenierofizikistoinventisto vd
Laborkampo elektroteknikofiziko • technology of television • Televida elsendigilotelevido • electron microscopy vd
Doktoreca konsilisto Boris Rosing vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladimir Zvorikin (ruse Владимир Козьмич Зворыкин; naskiĝis la 30-an de julio 1889, en Murom, la Rusia imperio — mortis la 29-an de julio 1982, Princeton, Nov-Ĵerzejo, Usono), estas rusdevena usona inventisto, elektra inĝeniero, patro de la moderna televidilo.

Li studis en la Teknika Universitato de Sankt-Peterburgo kaj en la Collegè de France en Parizo. Li soldatservis dum la Unua mondmilito ĉe la rusaj komunikistaj taĉmentoj.

Li elmigris en 1919 al Usono, kie li ricevis la civitanecon en 1924. Li laboris ekde 1920 ĉe la entrepreno Westinghouse Electric Corporation en Pittsburgh. Li patentigis en 1923 la ikonoskopon (televida akcepta tubo), en 1924 la kineskopon (televida akceptilo). Sur tiuj du inventoj baziĝis la unua tute elektronika televida sistemo. (La pli malnovaj tipoj uzis rapide rotaciantan truitan diskon aŭ aliajn ilojn).

La gvidantoj de Westinghouse ne estis tre entuziasmigitaj dum la unua prezento de la televidilo de Zvorikin, sed la sekva pli perfekta tipo atingis en 1929 plaĉon de Radio Corporation of America (RCA). Oni proponis al Zvorikin gvidon de elektronikaj esploroj de RCA en Camden/New Jersey, poste en Princeton.

La televida sistemo de Zvorikin donis la komencan puŝon por moderna televidilo. Lia kineskopo estas tubo de nuntempa bildotuba televidilo.

Li ellaboris ankaŭ sistemon de kolora televido, tion li patentigis en 1928. Li ankaŭ ellaboris primitivan fotoĉelon.

La infraruĝaj direktiloj de la dua mondmilito baziĝis je liaj inventoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Photocells and Their Applications (Fotoĉeloj kaj ties aplikoj; 1932),
  • Television (Televido; 1940, korektite 1954)
  • Electron Optics and the Electron Microscope (La elektronoptiko kaj la elektronmikroskopo; 1946)
  • Photoelectricity and Its Application (La fotoelektreco kaj ties apliko; 1949)
  • Television in Science and Industry (Televidilo en scienco kaj industrio; 1958).