Jacques René Hébert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques René Hébert
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1757 (1757-11-15)
en Alençon
Morto 24-an de marto 1794 (1794-03-24) (36-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo senkapigo
Tombo Errancis Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Jacques René Hébert
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto • redaktisto • verkisto
vdr

Jacques René HÉBERT (naskiĝis la 15-an de novembro 1757 en Alençon, mortis la 24-an de marto 1794 en Parizo) estis franca ĵurnalisto kaj politikisto.

Li fondis en 1790 Le Père Duchesne la gazeton de la revoluciaj ekstremuloj. Li partoprenis en la faligo de la monarĥio en 1792 rolante kiel publika akuzisto kaj de la Ĝirondanoj en 1793. Kun siaj partizanoj la hebertistoj (Chaumette, Chabot, Collot d'Herbois, kaj aliaj) li forte influis la Klubon de la Cordeliers kaj la Parizan Komunumon. Robespiero, kies "moderecon" li estis denuncita, arestigis lin kaj liajn partizanojn kaj ekzekutigis lin.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.