Ousmane Issoufi Maïga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ousmane Issoufi Maïga
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1945 (1945-01-01) (79-jaraĝa)
en Gao
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Malio vd
Alma mater Amerika UniversitatoKijiva Universitato vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ousmane Issoufi MAIGA (1945 proksime al Gao) estis ĉefministro de Malio, ekde la 29-an de aprilo 2004 ĝis 2007.

Issoufi studis ekonomikon en universitato de Kievo kaj poste en la Amerika Universitato en Vaŝingtono, kie li diplomiĝis pri bankaj kaj sekurecaj aferoj. Li laboris por la Monda Banko kaj en la franca financa ministerio.

Li estis elektita en 2002 ministro pro junularo kaj sporto kaj organizis la tiujare tie okazintan Afrikan ĉampionadon.

Post la elekto de Amadou Toumani Touré al prezidento de Malio, li iĝis la 14-an de junio 2002 membro de la registaro de ĉefministro Ahmed Mohamed ag Hamani. Post la transformo de la registaro samjare, ekde la 16-a de oktobro agadis li kiel ministro pri transporto kaj infrastrukturo.

Lin sekvis en 2007 kiel ĉefministro Modibo Sidibé.