Hispana peseto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispana peseto
ĝis la 31-a de decembro 2001
eksvaluto
Ŝtato: Hispanio
Subdivido: 1 peseto = 100 centimoj
Kodo laŭ ISO 4217: ESP
Mallongigo: ESP, sed enlande ankaŭ Pts (plurale) kaj pta (singulare)
Ŝanĝokurzo fiksa kurzo: 1 Eŭro = 166,386 ESP
vdr
monbileto de 100 pesetoj
monbileto de 1000 pesetoj

La hispana peseto (hispane peseta) ĝis la jaro 1999 estis la nacia valuto de la ŝtato Hispanio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Dum januaro kaj februaro 2002 eblis pagi kaj per la malnova nacia kaj per nova eŭropa valuto, kaj ekde la 1-an de marto 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro. Unu hispana peseto korespondis al 100 «centimoj» (centimes). Oficiala mallongigo de la valuto estas ESP — el tio «ES» (aŭ en interretaj adresoj «.es») estas la internacia mallongigo por Hispanio kaj P estas la unua litero de peseto. Tamen ene de Hispanio oni ofte uzis la mallongigojn Pts (plurale) kaj pta (singulare).

Komence de la jaro 2002 en Hispanio enkondukiĝis la monbiletoj kaj moneroj de la eŭropa valuto eŭro, kaj la peseto malaperis. Nur la Hispania Nacia Banko kaj iuj privataj monŝanĝejoj ankaŭ post la jaro 2002 interŝanĝas monerojn kaj monbiletojn de la malnova valuto al eŭroj. Laŭ eldiroj de la Nacia Banko la interŝanĝo eblos sen tempolimigo.

Ankaŭ en la eta pirenea lando Andoro, kie ĝis la fino de 2001 validis kaj la hispana peseto kaj la franca franko, komence de 2002 do enkondukiĝis la eŭropa valuto.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo «peseto» venas de la kataluna vorto «peceta» (diminutivo de la vorto «peça»), kio ekzakte korespondas al la esperantlingva formo «peceto».

Historio[redakti | redakti fonton]

La 19an de oktobro 1868, katalundevena Laureano Figuerola kiel Ministro de Trezoro, subskribis la dekreton per kiu oni fiksis la peseton kiel ŝtata valuto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


monero de 25 pesetoj, memoriga pri la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono