Ĉeroka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeroka lingvo
ᏣᎳᎩ (Tsalagi)
Origina setlejo antaŭ la pelado tra Usono en la 19a jarcento. Nuntempe ĉirkaŭ duono de la parolantoj vivas en Oklahomo.
Origina setlejo antaŭ la pelado tra Usono en la 19a jarcento. Nuntempe ĉirkaŭ duono de la parolantoj vivas en Oklahomo.
lingvo • sankta lingvoindiĝena lingvomoderna lingvo
Irokeza lingvaro
Parolata en Usono, ĉefe en la ŝtatoj Norda Karolino kaj Oklahomo
Parolantoj inter 10,000 kaj 14,000
Skribo ĉeroka silabaro kaj latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Irokeza lingvaro
Sudirokeza lingvaro
Ĉeroka
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 chr
  ISO 639-3 chr
  SIL chr
  Glottolog cher1273
Angla nomo Cherokee
Franca nomo cherokee
Specimeno
la Patro Nia: Aŭdigu sondosieron ĉi tie
vdr

La ĉerokoj parolas irokezan lingvon, skribatan per la ĉeroka silabaro, skribsistemo inventita de Sequoyah (alinome George Guess). Laŭ ties sistemo ĉiu simbolo reprezentas silabon anstataŭ fonemon. Dum la kvanto da eblaj silaboj en la angla lingvo estas multe tro granda por silabaro, la 85 simboloj de la ĉeroka skribo estas konvena maniero skribi la ĉerokan. Kvankam iuj simboloj similas al literoj latinaj, iliaj sonoj estas tute malsamaj (la simbolo por la sono "a" ekzemple similas al latina "D"). Sequoyah vidis la latinan skribaĵon, sed ne regis ĝin; neniu alia ŝajnas esti konstruinta skribon tiel.

La ĉeroka (aŭ tsalagi propralingve) estas polisinteza, samkiel la plejmulto de la nordamerikaj lingvoj. Kiel en la latina aŭ la germana, eroj de signifo (nomataj morfemoj) estas ligataj kunen kaj foje konsistigas tre longajn vortojn. Ĉerokaj verboj, la vortklaso plej grava, devas enteni almenaŭ pronoman prefikson, verbradikon, aspektan kaj modalan sufikson. Ekzemple la verbformo ke:ka (= mi estas iranta) havas ĉiujn-ĉi elementojn. La pronoma prefikso estas k- (= mi), kaj la verbradiko estas -e- (= iri). La aspektsufikso estas -k-, kaj la modala sufikso estas -a. Verboj ankaŭ povas havi prefiksojn antaŭpronomajn kaj refleksajn, kaj sufiksojn derivajn. Entute estas 21.262 formoj por regula verbo.

Skribo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeroka skribo.
a e i o u v /ə̃/
Ꭰ a Ꭱ e Ꭲ i Ꭳ o Ꭴ u Ꭵ v
Ꭶ ga Ꭷ ka Ꭸ ge Ꭹ gi Ꭺ go Ꭻ gu Ꭼ gv
Ꭽ ha Ꭾ he Ꭿ hi Ꮀ ho Ꮁ hu Ꮂ hv
Ꮃ la Ꮄ le Ꮅ li Ꮆ lo Ꮇ lu Ꮈ lv
Ꮉ ma Ꮊ me Ꮋ mi Ꮌ mo Ꮍ mu Ᏽ mv
Ꮎ na Ꮏ hna Ꮐ nah Ꮑ ne Ꮒ ni Ꮓ no Ꮔ nu Ꮕ nv
Ꮖ qua Ꮗ que Ꮘ qui Ꮙ quo Ꮚ quu Ꮛ quv
Ꮝ s Ꮜ sa Ꮞ se Ꮟ si Ꮠ so Ꮡ su Ꮢ sv
Ꮣ da Ꮤ ta Ꮥ de Ꮦ te Ꮧ di Ꮨ ti Ꮩ do Ꮪ du Ꮫ dv
Ꮬ dla Ꮭ tla Ꮮ tle Ꮯ tli Ꮰ tlo Ꮱ tlu Ꮲ tlv
Ꮳ tsa Ꮴ tse Ꮵ tsi Ꮶ tso Ꮷ tsu Ꮸ tsv
Ꮹ wa Ꮺ we Ꮻ wi Ꮼ wo Ꮽ wu Ꮾ wv
Ꮿ ya Ᏸ ye Ᏹ yi Ᏺ yo Ᏻ yu Ᏼ yv

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 15-a de septembro, 2015, la enhavo de tiu ĉi artikolo estas bazita sur la angla Vikipedio.