Ma Young-tae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ma Young-tae
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1946 (1946-07-01) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperantokorea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater universitato Konkuk
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ma Young-tae

MA Young-tae(馬榮泰) (naskiĝis en 1946 en la provinco Kyongki-do) estas korea esperantisto. Li nun loĝas en urbo Yong-In, 30 km sude de Seulo.

Li loĝis en sia hejmloko, ĝis li lernis en altlernejo, sed li ekloĝis en Seulo, de kiam li eniris en la universitaton Konkuk en 1964. Li fariĝis esperantisto en 1966, kiam li estis en la tria studjaro de la Univ.

Li estis nomumita kiel oficiro en 1968 post la trejnado de ROTC (angle: Reserve Officers Training Corps) dum la lastaj du universitataj jaroj. En 1970 li finis la militservon kaj elarmeiiĝis kiel leŭtenanto de la rezerva armeo. Tuj post la militservo li eklaboris en Korea Esperanto-Asocio kiel ĝenerala sekretario. En 1971 li unuafoje vojaĝis eksterlanden al Jananio por partopreni en la kongreso de japanaj esperantistoj. Tie li gajnis la trian premion en la oratora konkurso.

Li plu studis bibliotekologion en la post-universitata kurso de la univ. Songkyunkwan en Seulo, kaj laboris kiel bibliotekisto en universitatoj Sejong (1976) kaj Dankook (1977-1986).

En 1986 li partoprenis en la Pekina UK en Ĉinio kune kun D-ro Chang Choong-sik, tiama prezidanto de la universitato Dankook, kaj en decembro de la sama jaro Esperanto-Instituto en la Univ. Dankook estis fondita, kaj li eklaboris en la Instituto, kaj studante kaj instruante Esperanton al la studentoj kiel docento.

En 1984 li iris al Usono por plu studi la bibliotekologion en Simmons College en Bostono. Dum la restado en Bostono li renkontis multajn esperantistojn tie kaj li verdiĝis pli dense. Emeritiĝinte en 2002, li transloĝiĝis al nuna urbo Yong-In, kaj ekde 2005 li denove fariĝis la docento de Esperanto en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj (ĉine: 韓國外國語大學校; angle: Hankook University of Foreign Studies), kaj instruas Esperanton ĝis hodiaŭ.

En 1991 li studis Esperantologion en la universitato ELTE, en Hungario du foje vizitante en unu jaro, ĉar ĝi estis koresponda kurso.

Li verkis diversajn esperantaĵojn: t.e. lernolibroj por la niveloj baza (Unua paŝo al Esperanto), meza (Laŭ-tema konversacio de Esperanto) kaj alta (stilo de Esperanto), kaj vortaroj Esp-Korea kaj Korea-Esperanta, kaj en novembro, 2007, li verkis 'Manlibron de Esperanto (290-paĝa, en korea lingvo)', kaj laste li verkis 'English-Esperanto Conversation (Angla-Esperanta Konversacio)'(296-paĝa, Angla-Korea-Esperanta) en aprilo, 2008.

En 2002 li ricevis la premion Deguĉi kune kun Lee Jung-kee. Li faris lekciojn vojaĝante en Ĉinio, Japanio, kaj Tajvano.

Precipe li ekspluatis en 1998 la novan programon por efika instruado de Esperanto: Lando de Esperanto (LE). En LE li ne nur instruas Esperanton, sed ankaŭ igas la kursanojn ĝui la lingvon kun diversaj ludoj, kvizoj kaj kantoj kune kun gitar-ludo, kaj ĝin praktikis en Koreio, Ĉinio, kaj en Friska Lernejo en Japanio.

Li partoprenis en UK-oj en Budapeŝto (1983), Vankuvero (1984), Tampereo (1995), Tel-Avivo (2000), Seulo (1994), Pekino (1986), Jokohamo (2007) ktp.

Ekde 2002 li estas dumviva membro de UEA.

En 2007 (aprile), li fariĝis membro de Akademio de Esperanto, kaj En la 92a UK en Jokohamo (2007), li publikigis sian referaĵon La studo pri la maldikigo (normigo) de esperantaj vortaroj en la esperantologia konferenco..

En la 92a UK en Jokohamo (2007), li publikigis sian referaĵon La studo pri la maldikigo (normigo) de esperantaj vortaroj en la esperantologia konferenco.

Grava kontribuinto al la revizia laboro por la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (NPIV, 2002, Vd. la paĝon 20 de la NPIV).

De julio 2008, dum unu jaro, li laboris en Nankina Universitato(南京大學) en Ĉinio kiel vizit-profesoro(招聘敎授) de Esperanto.

En 2014, li malfermis la retpaĝaron ‘K-Akademio’, kiu prezentas diversajn aferojn pri Esperanto: historio de internacia lingvo kaj movado de Esperanto, statistikoj kaj kursoj de Esperanto, demandoj kaj respondoj pri Esperanto-lernado. Kaj ĝi prezentas ankaŭ la aferojn pri kristanismo kaj aliaj. http://cafe.naver.com/leono

En januaro de 2016 memore al la 50-jara jubileo de sia esperantistiĝo kaj la 70 jar-aĝo, li verkis kaj eldonis la Libraron por Esperanto-Instruado(LEI) en la formo de Kompakt-Disko. Ĝi havas 1004 paĝojn kaj konsistas el 5 libroj: v.1 – Fundamento de Esperanto; v.2 – Konversacio de Esperanto; v.3 – Frazofarado de Esperanto; v.4 – Manlibro de Esperanto; v.5 – Idiotismoj kaj proverboj de Esperanto. http://cafe.naver.com/ArticleRead.nhn?clubid=27078501&articleid=283&referrerAllArticles=true

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]