Saltu al enhavo

Lee Jung-kee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lee Jung-kee
Persona informo
Naskiĝo en 1954
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Sud-Koreio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1971–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

LEE Jung-kee (n. en 1954, prononco [I Zun-gi], koree 이중기) estas korea esperantisto. En Esperantujo li karesnomiĝas ankaŭ "Ŝlosilo". Li esperantistiĝis en 1971, do 16- respektive 17-jara, kaj fariĝis prezidanto de la tiam fondita Seula Esperanto-Kulturcentro 20 jarojn poste, en 1991. Ekde tiu jaro li ankaŭ estas membro de la Komitato de UEA, komence kiel komitatano C.

Li ricevis la premion Deguĉi en la 87-a UK (Fortalezo, Brazilo), kune kun Ma Young-tae pro sia kontribuo al la Esperanto-movado.

En 2008 li estis elektita kiel prezidanto de la Azia Komisiono de UEA dum la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Bengaluro en Barato.

La 30-an de aŭgusto 2008 Seula Esperanto-Kulturcentro kun daŭra gvidado de Lee Jung-kee festis sian la 200-an kurson. La Esperanto-kursoj okazas ĉiumonate ekde 17 jaroj; partoprenis ĝis nun 1416 civitanoj.

Ĝis la fino de 2009 li sesdek-sep-foje partoprenis en internaciaj Esperanto-eventoj.

La 20-an de julio 2013 Lee Jung-kee dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel estrarano de UEA, kaj denove la 23-an de julio 2016 dum la 101-a UK en Nitro.

  • La lingvo de Internacia epoko, Esperanto-lernolibro (korealingva verko)
  • Leteroj el Koreio (esearo)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]