Ivar Aasen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivar Aasen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1813 (1813-08-05)
en Ørsta
Morto 23-an de septembro 1896 (1896-09-23) (83-jaraĝa)
en Christiania
Tombo Vår Frelsers gravlund (Tombejo de Nia Savanto en Oslo)
Religio kristanismo vd
Lingvoj norvega vd
Loĝloko Møre og Romsdal vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Subskribo Ivar Aasen
Profesio
Okupo filologo • vortaristo • lingvistotradukistoverkistobotanikisto • poeto • tradukisto de Biblio • scholarship holder • taglibristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivar AASEN [ivar osn] estis norvega sciencisto kaj poeto, naskiĝinta je la 5-a de aŭgusto 1813 kaj mortinta je la 23-a de septembro 1896 en Oslo.

Dum knabeco li memstare lernis plurajn lingvojn (latinan, germanan ktp.) kaj ankaŭ verkis gramatikon de sia denaska dialekto. Kiel juna viro li akiris ŝtatan subtenon por sia granda vizio: Travojaĝi Norvegion por kolekti specimenojn de ĉieajn dialektojn kamparanajn, cele al tiubaza konstruo de nov-norvega lingvo anstataŭigonte la ŝtatan danan, kaj pludaŭrigonte la norveglingvan skrib-tradicion, kiun abrupte ĉesigis la pesto dum la 14-a jarcento (pereo de la malnovnorvega lingvo). Dum pluraj jaroj li tien-reen-vojaĝis Norvegion. Li tamen neniam atingis la plej nordajn partojn, kaj li plej atentis al arkaikaj dialektoj de la okcidento. La lingvumon de la urboj li evitis, juĝinte ĝin difektita fare de la Dana. Aasen estis malema al fremdvortoj, kaj ofte li devis inventi novajn vortojn por germanaĵoj de la dana. Eble tio kaŭzis la nunan situacion: Pli kaj pli junuloj forlasante lian lingvon, transirante al konkursanta bokmål, kiu ne estas tiom strikta.

En 1850 li fin-kreis la novnorvegan skrib-lingvon landsmål, kiu ekde 1929 nomiĝas nynorsk. Ĝi ankoraŭ nun estas uzata en Norvegio, same kiel bokmål, kiu estiĝis el la dana lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]