Neuhaus am Rennweg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neuhaus am Rennweg
Blazono
Neuhaus am Rennweg (Germanio)
Neuhaus am Rennweg (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sonneberg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03679
Poŝtkodo 98724
Aŭtomobila kodo SON
Oficiala Municipokodo 16072013
Politiko
Komunumestro Marianne Reichelt
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Adreso de la administrejo Kirchweg 2
Demografio
Loĝantaro 8927 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 31′ N, 11° 8′ O (mapo)50.5111.137777777778Koordinatoj: 50° 31′ N, 11° 8′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 830 m
Areo 22,69 km²
Oficiala retejo https://www.neuhaus-am-rennweg.de/
vdr

Neuhaus am Rennweg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sonneberg de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 8927 loĝantojn. La urbeto situas rekte ĉe la migradopadego Rennsteig. Ekde komenco de 2019 la antaŭe apudaj vilaĝoj Lichte kaj Piesau apartenas al la urba teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Je la komenco estis fondo de vitrejo en la vilaĝoparto Schmalenbuche en la jaro 1607. Neuhaus mem fonditis tamen nur en 1673, kiam en la tiam ankoraŭ tre densa arbaro starigitis la ĉasista domo Neues Haus (laŭlitere: Nova domo). Ĉirkaŭ ĝi estiĝis kun la kuro de la tempo setlejo eta kiu akiris en 1729 la rajton je publika surbazara komercado.Iomete pli sude, ĉe la aliaj flanko de Rennsteig, estiĝis tiutempe la karbonista vilaĝo Igelshieb. La loĝantoj de ĉiuj tri setlejoj perlaboris tiutempe en la farado de vitraĵoj, porcelanaĵoj, skatoloj sed ankaŭ en la forstado. En 1923 kunfandiĝis la tri "komunumoj".

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1892 konsekriĝis unu el la plej grandaj lignaj preĝejoj de tuta Turingio. Ne forgesendas vizito de la regionhistoria muzeo Geißlerhaus. Ĝi estas la naskiĝdomo de Heinrich Geißler, pioniro de moderna vitromekaniko. Por li nomitis la instrumento Geißlersche Röhre. La ekspozicio memkompreneble informas kaj pri la eminentulo inventista Geißler kaj pri la tekniko de vitrofarado. Sed ankaŭ aliaj famaj vitristoj de la regiono prezentiĝas kaj ilia kariero ene kaj ekstere de Germanlingvio. Inter la surlokaj artistoj famas la grafikisto kaj pentristo Engelbert Schoner (1906-77), kiu ilustris multajn librojn.

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Ekskursocelo ŝatata apud la urbeto estas la lageto Wächtersteich, centro de surflosa transportato de ligno ekde la 16-a jarcento. De tie ĉi lignotrunkoj per la rivereto Steinach flosis ĝis Sonneberg kaj poste perboate plu ĝis Coburg. Okcidente de Neuhaus estas la monta ebenaĵo Herrnberg sur alteco de 820 metroj, post kies surgrimpado ofertatas belegaj panoramoj super la suda Turingia Arbaro. Super la valo Finsterer Grund videblas arkitekturhistorie interesa viadukto - la ponto Finstergrund-Eisenbahnbrücke. Bedaŭrinde la fervoja linio ne plu funkcias.

la loka fervoja stacidomo

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]