Ito Itcho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ito Itcho
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1945 (1945-08-23)
en Nagasako
Morto 18-an de aprilo 2007 (2007-04-18) (61-jaraĝa)
en Nagasako
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Ŭaseda
Okupo
Okupo politikisto
vdr

ITŌ Itchō (japane: 伊藤 一長 [itō itĉō]; vera nomo ITŌ Kazunaga; naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1945 en Kajoi-vilaĝo en Ocu-distrikto (nun Nagato-urbo), Jamaguĉi; mortis la 18-an de aprilo 2007 en Nagasako) estis japana politikisto, urba konsiliano, prefektuja deputito kaj ekde 1995 ĝis 2007 urbestro de Nagasako.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Kajoi-vilaĝo en Ocu-distrikto (nun Nagato-urbo), la prefektujo Jamaguĉi. Li transiĝis en Nagasakon kiam li estis studento de bazlernejo. En 1995, li iĝis estro de Nagasako, subtenite de Liberala Demokrata Partio(LDP), venkinte kontraŭ antaŭa estro Motoshima Hitoshi. En 2003, li revenkis balotadon senpartie (subtenate de LDP kaj Nova Komeito.

Je 15-a de aprilo, li decidis kandidatiĝi por baloto de sia 4-a urbestreco, tamen la 17-an de aprilo 2007 post balotkunveno, Ito estis paftrafita de Yakuza. Li estis transportita al la hospitalo de la medicina fakultato de la Universitato de Nagasako, kie li mortis matene la 18-an de aprilo pro tro granda sangoperdo.

Ito estis la dua pafita urbestro de Nagasako sekve de la antaŭa urbestro Motoshima Hitoshi, kiu estis pafita en 1990. Li ankaŭ bedaŭris morton de Ito.

Liaj hobioj estis legado, ĝardenkulturo kaj plonĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]