Bogatynia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bogatynia
germane: Reichenau

Blazono

Blazono
urbo
Bogatynia (Pollando)
Bogatynia (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Bogatyni
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Zgorzelec
Komunumo Komunumo Bogatynia
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 13-a jarcento
Urborajtoj 1945
Koordinatoj 50° 54′ N, 14° 57′ O (mapo)50.914.95Koordinatoj: 50° 54′ N, 14° 57′ O (mapo)
Areo 60,3 km²
Loĝantaro 16647 (en 2021)
Loĝdenso 278 loĝ./km²
Poŝtkodo 59-920 kaj 59-916 (partoj: Turoszów, Zatonie Kolonia, Trzciniec Górny i Dolny, Stare Zatonie)
Telefona antaŭkodo 0-75
Aŭtokodo DZG
TERYT 5020125034
Estro Andrzej Grzmielewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Daszyńskiego 1
Poŝtkodo de estraro 59-920
Telefono de estraro 75 773-01-22
Fakso de estraro 75 773-10-52
Komunuma retejo http://www.bogatynia.pl
Domajno .pl
vdr

Bogatynia (germane: Reichenau, formale ĝis 1945 Reichenau in Sachsen, do Reichenau en Saksio) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Bogatynia en distrikto Zgorzelec.

Historio ĝis 1945[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1262a la urbeto menciiĝis unuafoje sub la nomo "RICHINOWE" en iu dokumento de la monaĥinejo (ordeno de cistercianinoj) St. Marienthal ĉe Niso, hodiaŭ komunumo Ostritz (Germanio).

En 1635 la loko, kiel la tuta Supra Luzacio, ekregiĝis de la saksaj princoj-elektistoj. Lokaj regpunktoj tiam estis la menciita klostro kaj la urbo Zittau.

De la meza 19-a jarcento ĝis la fino de la dua mondmilito la urbeto apartenis al la saksa distrikto de Zittau. Bogatynia/Reichenau funkciis kiel administra centro al la komunumoj ĉirkaŭe, iĝis industria akso kaj kerno de la supraluzacia brunkarbmin-ekspluatado. Tamen ĝia statuso neniam estis superanta la statuson de malgranda urbeto grava nur por negociado...

Dum la jaro 1856 ekstariĝis reĝa saksa juĝejo kun juĝantaro. En 1884 oni inaŭguris la etŝpuran fervojon de Zittau ĝis Markersdorf/Markocice, plilongotan en 1900 ĝis Hermsdorf/Heřmanice kaj Frýdlant en Bohemio. Tial, garantita estis la konekto al la vagonaroj de la fervojo al Friedland/Frýdlant v Čechach. Ĉesiĝis la fervojtrafiko finfine post la jaro 1945a.

En 1904 la ĝis tiam sendependaj komunumoj Reichenau-Klösterlicher Anteil kaj Reichenau-Zittauer Anteil unuiĝis al Reichenau.

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La lastajn militajn tagojn sovetaj batalaviadiloj atakis la urbeton, kies viktimaro taksiĝis je pluraj centoj da mortintoj kaj vunditoj. Samtempe detruiĝis la stacidomo kaj la fervojreloj. Post la novaj landlimordonoj ĉe la Luzacia Niso Reichenau/Bogatynia iĝis pola. La forpelita germana loĝantaro anstataŭiĝis per poloj ĉefe elmigrintaj el sovete okupitaj zonoj en Galicio. Al la vilaĝo - intertempe ĝi estis nomita Rychwald - oni regalis fine la urbajn privilegiojn. Ekde 1947 la urbnomo iele artifike reŝanĝita estis en Bogatynia (pole: bogaty = riĉa = reich).

La dumtaga karbekspluatadejo "Herkules" ĉe Turoszów/Türchau, origine farita por provizi la elektran centralon de Hirschfelde, pligrandiĝis konsiderinde. Ne longe de Zatonie/Seitendorf oni ekstarigis la centralon de Turów. Intertempe atinginte la Nison, ĉi tiu ekspluatado estis nuliginta ĉiujn lokojn en la ĉirkaŭurbajn direktojn nordokcidentan, okcidentan kaj sudokcidentan. La restantaj lokoj senhezite enkorpiĝis en la urban teritorion.

Notinda fakto: La urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj ampleksas la ununuran teritorion oriente de la linio Odro-Niso, kiu antaŭe estis ne prusa (kiel Silezio, Pomerio, Orienta Brandenburgio, Orienta Prusio), sed saksa.

Superakvego[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto de la jaro 2010-a la urbo tragike estis afliktata kaj frapata per inunda katastrofo de la rivero Niso[1].

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]