Ludovic Rodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludovic Rodo
Portreto de Rodo fare de la patro Camille (nekonata dato)
Portreto de Rodo fare de la patro Camille (nekonata dato)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1878 (1878-11-21)
en Parizo
Morto 18-an de oktobro 1952 (1952-10-18) (73-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Saint-Vincent
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Camille Pissarro
Frat(in)oj Jeanne Bonin-Pissarro • Georges Henri Manzana Pissarro • Paul-Émile Pissarro • Félix Pissarro • Lucien Pissarr
Okupo
Okupo esperantisto • pentristo • gravuristo
vdr

Ludovic Rodo estas la artnomo de Ludovic Rodolphe Pissarro (1878-1952), franca pentristo, esperantisto, filo de la pli konata Camille Pissarro.

Ludovic lernis la pentrarton pere de sia patro, kaj ricevis influon ankaŭ de diversaj kolegoj kaj lernantoj de tiu ĉi. Li ankaŭ estis tre proksima al la patro, kaj estis la ununura el la filoj kiuj ĉeestis dum ties morto, en 1903. Post tio li foriris kun sia frato Lucien al Londono kie ili klopodis mem elstari kiel artistoj.

En 1915, li organizis propran klubon, la Grupon de Monarro.

Li rilatis al anarĥiistaj rondoj. Ludovic kontribuis per desegnaĵoj al numeroj de la humur-gazeto La Pirato, redaktita de Raymond Schwartz inter 1933 kaj 1935.

Li ankaŭ aktivis en la esperantista laborista movado. Li prezentis bruston de Zamenhof en la Salono de Parizo de 1935 kaj pentritan portreton en la Salono de Rueno (fr. Rouen) de 1934.

Li estis la aǔtoro de «Vivo de Pissaro» eldonita de la Portugala Eldona Rondo, Porto, 1948.

Poŝtkarto desegnita de Rodo por la unua Laborista E-Kongreso en 1914, kiu ne okazis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.