Pireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pireo
Fotomontaĵo
urbego • havenurbo • turisma celloko
Administrado
Lando  Grekio
Regiono Atiko
Regiona unuo Pireo
Poŝtkodo 185 00–185 99
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 168 151  (2021) [+]
Loĝdenso 15 476 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 57′ N, 23° 39′ O (mapo)37.94323.646944444444Koordinatoj: 37° 57′ N, 23° 39′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 10,865 km² ( 108 6.5 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Pireo (Grekio)
Pireo (Grekio)
DEC
Pireo
Pireo
Situo de Pireo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Piraeus [+]
vdr
la ĉefa haveno de Pireo

Pireo (novgreke Πειραιάς, do Pireas, malnovgreke Πειραιεύς, do Peiraieus) estas grava industria centro de la ŝtato Grekio kaj la tria plej granda haveno de la Mediteranea Maro. Laŭ stato de la jaro 2007 la urbo havas 851.697 loĝantojn. Pireo estas la haveno de la grekia ĉefurbo Ateno kaj la suda finopunkto de la plej gravaj naciaj ŝoseoj kaj fervojaj linioj, kiuj ligas la urbon kun Tesaloniko kaj Patraso kaj dumvoje pasas la tutan landon. Ĝi estas ĉefa municipo de la regiona unuo Pireo.

Πειραιεύς origine estis la nomo de la monta duoninsulo 8 kilometrojn sudoriente de Ateno, kiu ekde la 6-a jarcento antaŭ Kristo portis imponan fortikaĵon. La fortikaĵo gardis tri naturajn profundajn havenobasenojn, Pireo, Zea kaj Muniĥia, kiun Temistoklo dum la jaro 493 antaŭ Kristo deklaris la haveno de Ateno kaj protektis per muroj.