Saltu al enhavo

Ifigenio en Taŭrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ifigenio en Taŭrido
Ifigenio en Taŭrido
Ifigenio en Taŭrido
AŭtoroJohann Wolfgang von Goethe
Eldonjaro1908
UrboParizo
EldonintoHachette
Paĝoj109
v • d • r

Ifigenio en Taŭrido[1][2] estas dramo en 5 aktoj de Johann Wolfgang von Goethe laŭ la antikva tragedio de Eŭripido. El la germana ĝin tradukis L. L. Zamenhof. La 108-paĝa libreto aperis en Parizo ĉe Hachette en la jaro 1908. En tiu sama jaro ĝi estis surscenejigita de Emanuel Reicher (1849-1924), el Teatro Lessing en Berlino, unu el la plej famaj aktoroj de tiu tempo. Inter aliaj profesiuloj rolis ankaŭ lia filino Hedwiga Reicher (1884-1971).

Citaĵo
„ Traduko speciale farita por la teatra prezentado dum la Kvara Universala Kongreso. Tie ĉi, kiel en Hamleto, du geniuloj renkontiĝis. ”
— 1908, Lingvo Internacia, paĝo 381

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4072, paĝo 364
  2. ↑ Historio de Esperanto I, paĝo 255

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]