Karles Berga i Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Karles Berga i Molina
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1959 (1959-11-30) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Karles Berga i Molina (nask. en 1960 en Igualada) estas kataluna brokantisto kaj Esperanto-blogisto.

Lerninte Esperanton en 1982, Berga aktivis en la kataluna Esperanto-movado kaj kunlaboris kun Kataluna Esperanto-Junularo, kies unuan numeron de la revuo Kata Luno li kunredaktis, kaj nuntempe kun Kataluna Esperanto-Asocio. Antaue li kunredaktis Heroo de Esperanto. Li tamen ne akceptis gvidajn postenojn kaj multe aktivas memstare, ĉefe kiel propagandanto kaj Esperanto-instruisto. Li estis dum multaj jaroj gastiganto de Pasporta Servo en Barcelono.

Inter aprilo kaj oktobro 2010 li estis la ĉiĉerono de la Hispana Esperanto-muzeo, nun diskonigata kiel Museu d'Esperanto de Subirats.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Berga estas aŭtoro de la vortareto Vocabulari Familiar Català-Esperanto / Esperanto-Català (2010) kaj aktiva blogisto pri i.a. esperantaj temoj. Lia blogo sur Ipernity distingiĝas pro multaj amuzaj kaj bizaraj blogeroj.

Li esperantigis la tekston de la priŝaka PDF-libreto Juga i Apren (Ludu kaj Lernu), kiu troveblas ĉe http://www.educachess.org/.

En 2016, li kreis la katalunan version de la reta zagrebmetoda kurso alirebla tra http://learn.esperanto.com/. Ĝi estis poste reviziita de Rubén Fernández, lingvoinstruisto.

Li estis la esperanta tradukinto por la firmao http://www.catbikinis.com/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]