Forrest J. Ackerman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forrest J. Ackerman
Ackerman apud lia kolekto
Ackerman apud lia kolekto
Persona informo
Naskiĝo 24-a de novembro 1916
en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Morto 4-a de decembro 2008 (aĝo 92, korhalto)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Mortokialo korinfarkto
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj anglaEsperanto
Loĝloko Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo verkistoaktoroĵurnalistoesperantisto • eldonisto • kolektanto • sciencfikcia verkisto • literary agent • romanisto • artkolektanto • fanzine editor
vdr

Forrest J. ACKERMAN (n. 24-an de novembro 1916 en Losanĝeleso, Kalifornio, m. 4-a de decembro 2008) estis usona esperantisto; fervora subtenanto de sciencfikcio; kolektisto de sciencfikciaj memoraĵoj; verkisto kaj produktisto de filmoj; kaj redaktoro de la gazeto Famous Monsters of Filmland ("Famaj monstroj de film-lando").

Esperantisto[redakti | redakti fonton]

Ackerman lernis kaj majstris Esperanton en sia adoleskanteco.[1] Li unue renkontis la lingvon en 1930 sciencfikcia rakonto de Francis Flagg, kaj lernis Esperanton en kolegia klaso, kiu estis instruita de Arthur Brooks Baker. Lia traduko de la rakonto de Charles Hornig "The Fatal Glance" (La Fatala Ekrigardo) estis eldonita en Heroldo de Esperanto dum la 1930-a jardeko.[2]

Aliĝinte en 1955 al UEA, li estis longe fakdelegito pri scienc-fikcio.[3]

En la jaro 2003, li klarigis al intervjuisto la allogon de Esperanto por li:

En la jardekoj 20-aj kaj 30-aj, kelkaj sciencfikciaj rakontoj pri la estonteco menciis, ke iam ĉiuj parolos Esperanton. Por mi, estis kiel tempvojaĝo. Estis kiel iri 100 jarojn en la estontecon. Kaj se mi povus reporti botelon da io, mi estus ravita. Almenaŭ mi povus reporti la lingvon kion ĉiuj tiam parolos.[4]

Fervora subtenanto de SF[redakti | redakti fonton]

Ackerman ĉe-estis la unua Monda Sciencfikcia Kongreso, kaj dumvive estis konatulo en la sciencfikcia-fervorularo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. McLellan, Dennis (6-a de decembro 2008). Forrest J Ackerman, writer-editor who coined 'sci-fi,' dies at 92 (angle). Los Angeles Times.
  2. Ackerman, Forrest J. Esperanto, the Universalanguage (angle). Arkivita el la originalo je 2004-06-17. Alirita 2008-12-09.
  3. Forpasoj. En: Esperanto 102 (2009), n-ro 1223 (3), p. 70.
  4. MacGregor, Hillary E. (6-a de januaro 2003). Welcome To His Planet (angle). Los Angeles Times.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Forrest J. Ackerman » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»