Charles Hornig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Derwin Hornig
Persona informo
Naskiĝo 25-a de majo 1916
en Jersey City, Nov-Ĵerzejo, Usono
Morto 11-a de oktobro 1999
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo sciencfikcia verkisto • romanisto
vdr
Unua numero de la revuo de Hornig (nov. 1933)

Charles Derwin HORNIG (Jersey City, la 25-an de majo 191611-an de oktobro 1999) estis unu el la plej fruaj kontribuantoj al la scienca fikcia literatura ĝenro. Li ne nur kreis unu el la unuaj fanzinoj en 1933, kiel adoleskanto, li ankaŭ fariĝis la administra redaktoro por Wonder Stories de novembro 1933 ĝis aprilo 1936.

Hornig estis la plej juna el la tri gefiloj de Gertrude Lesser kaj Charles Edward Hornig. La familio daŭre transloĝiĝis pro la manko de rimedoj por lupago. Li fariĝis vendisto de revuoj kaj gazetoj de pordo al pordo.

Li malkovris Scienc-fikcion kiam li estis 14-jara kaj estis allogita de kovrilo de numero de la revuo Amazing Stories (Mir-rakontoj) en 1930.

Estis kelkaj aliaj junaj fervoruloj de Scienc-Fikcio kiuj interkonatigis tra la revuoj The Time Traveller (La Tempo-veturanto) kaj Fantasy Magazine (Fantazia Revuo). Kelkaj inter tiuj fervoruloj kiel Julius Schwartz, Mort Weisinger, Connie Rupert kaj Milton Kaletsky amikiĝis kun Charles. Li tiam ŝatus eldoni sian propran sciencan fikcian kaj estis instigita de la amikoj. Li estis agrable surprizita kiam H. P. Lovecraft, Clark Ashton Smith kaj aliaj verkistoj konsentis sendi al li kelkajn manuskriptojn malakceptitajn de pagrevuoj. Tiam li konvinkis Connie Rupert aperigi en 250 ekzempleroj, la unuan, 12-paĝan numeron de The Fantasy Fan (La Fantazia Fervorulo) en 1933–1935. Li sendis specimenojn al multaj sciencaj fikciaj fervoruloj inkluzive de redaktoroj kaj eldonejoj de revuoj, inter ili Hugo Gernsback, kiu proponis al li laborpostenon de administra redaktoron de Wonder Stories.

Revuo Wonder Stories (Mir-rakontoj)[redakti | redakti fonton]

Nur fervorulo dum 3 jaroj, ankoraŭ ne diplomita de mezlernejo, li fariĝis redaktoro de revuo legita en la tuta mondo. Li renkontis multaj aliajn homojn de tiu scienc-fikcia mondo. Li sukcesis aperigi 18 numerojn de sia malgranda Fantasy Fan. Kiam Gernsbach vendis Wonder Stories, Charles perdis sian postenon sed li daŭre laboris en tiu kampo. Li amikiĝis kun homoj kiel Ray Bradbury kaj Forrest J Ackerman. Isaac Asimov skribis, ke “Charles D. Hornig estas la nura scienca fikcio rimarkinda kiu havas absolute neniun talenton”. Charles fiere rakontis tion en interjuvo al Charles Ryan."

Post Scienc-Fikcia Vivo[redakti | redakti fonton]

La vivo de Charles draste ŝanĝiĝis kiam li estis kunvokita de la militistaro. Filozofe li sciis, ke li estas malkapabla vundi alian homon aŭ helpi alian fari tion. Kiam li informiĝis, ke eblas esprimikonsciencan obĵeton, li estis liberigita kaj oni registris, ke li deklaris kiel sian religion "Moralan Teismon". Li estis sendita al civila kampo de publika servado en arbara regiono de Oregono, kie lin atendis peza fizika laboro. Post nelonge li ricevis oficistajn taskojn, tamen. Post unu jaro li sentis sin en speco de prizono, kaj pro tio li dizertis.

Li ekkonis sian estontan edzino Florence Koch en Novjorko. Li estis arestita kaj kondamnita al prizono kaj sendita al la insulo McNeil, en subŝtato Vaŝingtono. Dum tiu tempo naskiĝis lia unua filino. Post lia elprizoniĝo, lia filo naskiĝis en 1946. En 1952 li iris al San Jose, Kalifornio, kie li starigis sian propran negocon de imposto-deklaroj. En 1962 lia edzino kaj gefiloj lasis la hejmon.

Hornig kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la 1940-aj jaroj, eble pro liaj kontaktoj kun Forrest Ackerman, Hornig konatiĝis kun Esperanto kaj ekamis la lingvon. Dum la jaroj kiel kontoro li plu flegis tion. Li daŭre partoprenis multenombrajn pacajn marŝojn kaj aliĝis al la humanismaj kaj kvakeraj komunumoj.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li amis veturi kaj vizits multajn landojn ĝis 1981, kiam li devis mallongigi sian solveturadon, pro sano. En la 1980-aj jaroj li faris malgrandajn krozadojn kun la filino, sed sinsekvaj sanproblemoj limigis liajn movojn. li havis etan koratakon en 1982 kaj spertis kirurgion en 1990. Li forpasis en 1999 pro kromefikoj de medikamentoj por la koro.