Aldemar de Andrade Câmara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldemar de Andrade Câmara
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1913 (1913-11-20) (110-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aldemar de ANDRADE CÂMARA, brazila esperantisto naskiĝis en Montes Claros (Minas Gerais) la 20-an de novembro 1913. En 1930 estis kasisto de Junulara Esperantista Societo de Minas Gerais. En 1938 iĝis kuracisto per Universidade Federal de Minas Gerais.

Li transloĝiĝis al Goiânia en 1940 kiel flegisto dum la konstruado de Escola Técnica Federal. Dum multaj jaroj li laboris kiel kuracisto en Goiânia, estis unu el unuaj profesoroj de Faculdade de Farmácia e Odontologia de Goiás kaj Universidade Federal de Goiás kaj unu el la fondantoj de Associação Médica de Goiás (Medicina asocio de Goiás) kaj de Conselho Regional de Medicina de Goiás (Regiona konsilio de medicino de Goiás).