Vernon Walters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vernon Walters
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1917 (1917-01-03)
en Nov-Jorko
Morto 10-an de februaro 2002 (2002-02-10) (85-jaraĝa)
en okcidenta Palm Beach
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Stonyhurst College
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo diplomatointerpretisto • intelligence officer
vdr
Vernon A. Walters en 1972 kiel vicdirektoro de la CIA

Vernon WALTERSVernon Anthony Walters (naskiĝis la 3-an de januaro 1917 en Novjorko; mortis la 10-an de februaro 2002 en West Palm Beach, Florido) estis usona soldato, sekretservisto kaj diplomato. Li servis dum pli ol kvin jardekoj ok malsamajn prezidentojn de Usono kiel kontraŭkomunisma batalanto en la malvarma milito. Unue li mem agis, poste li planis malfermajn aŭ kaŝitajn agadojn kaj traktadojn en la tuta mondo.

Nur dum la lasta triono de sia kariero, Walters iĝis konata publike, ĉefe kiam inter 1972 kaj 1976 li laboris kiel vicdirektoro de la CIA, inter 1985 kaj 1989 kiel ambasadoro de Usono ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj inter 1989 kaj 1991 kiel ambasadoro en Germanio dum la germana reunuiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Eichner, Ernst Langrock: Der Drahtzieher. Vernon Walters – ein Geheimdienstgeneral des Kalten Krieges. Homilius, Berlin 2005, ISBN 3-89706-877-X (verkita de eksa oficulo de la komunisma sekreta servo Stasi)
  • Vernon Walters: In vertraulicher Mission (Silent Mission). Bechtle, Esslingen 1990 (usona originalo 1978), ISBN 3-7628-0490-7 (aŭtobiografio ĝis 1976)
  • Vernon Walters: Die Vereinigung war voraussehbar. Siedler, Berlin 1994, ISBN 3-88680-529-8 (pri lia tempo kiel ambasadoro en Germanio dum la germana reunuiĝo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]