Alonso Salazar Jaramillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alonso Salazar Jaramillo
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1960 (1960-03-13) (64-jaraĝa)
en Pensilvania
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato de Antjokio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistopolitikistosociologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alonso Salazar JARAMILLO (Fabio Alonso Salazar Jaramillo) estas komunikisto, ĵurnalisto, verkisto, kaj politikisto kolombia, naskita la 13an de Marto de 1960 en urbo Pensilvania (Kaldaso), kaj elektita kiel urbestro de Medellín, Kolombio por la periodo 2008.01.01—2011.12.31.

La gepatroj de Alonso Salazar estas Carlos Salazar kaj Magnolia Jaramillo, kiuj havis 11 gefilojn (5 viroj: Alonso, Carlos, Orlando, Jaime, Ovidio; 6 virinoj: Lucía, Teresa, María Helena, Stella, Dora kaj Marta). Kvankam li ne naskiĝis en Antjokio sia familio transloĝiĝis al urbo Medellín en 1968. Li studis en lernejo Federico Ozanam, el komunumo de Jean-Baptiste de La Salle kaj en gimazio Concejo de Medellín. En 1989 li fariĝis socia komunikisto kaj ĵurnalisto en la Universitato de Antjokio.

Ekde frua juneco li estis interesata pri la problemoj de la urbo kaj la lando, kaj dum sia pli ol 20-jara esplorado pri sociaj problemoj kaj socia disvolvo li poblikigis kelkajn librojn, kiel: No nacimos pa´ semilla ["ni ne naskiĝis por semo"], unu el unuaj studoj pri la urba perfortado en Kolombio, verko kiu estis tradukita ĝis nun al Franca, Angla, Itala, Germana kaj Japana lingvoj, kaj Profeta en el desierto ["Profeto en dezerto"], pri la vivo kaj morto de Luis Carlos Galán Sarmiento, kolombia politikisto mortigita dum li estis kandidato por prezidenteco.

En 1987 kaj 1988 li estis kundirektanto de televida programo "Noticiero de El Mundo" de la regiona kanalo Teleantioquia Arkivigite je 2011-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, en 1988-1989 komunikisto de la Instituto Popular de Capacitación Arkivigite je 2008-07-24 per la retarkivo Wayback Machine, ekde 1990 li estas esploristo de la Corporación Región kaj en 1993 ĝia subdirektoro. Li estis profesoro pri "urbo kaj perfortado" en la Universitato de Antjokio en 1991. Li ankaŭ estis prezentisto de pluraj televidaj programoj temantaj pri sociaj kaj urbaj aferoj.

Alonso Salazar ankaŭ verkis artikolojn por pluraj revuoj kiel Enlace, Cromos, Semana, kaj por tagĵurnaloj: El Espectador, El Tiempo Arkivigite je 2009-09-11 per la retarkivo Wayback Machine, El Colombiano Arkivigite je 2007-11-16 per la retarkivo Wayback Machine.

En 1999, kun Sergio Fajardo Valderrama kaj 50 pliaj geamikoj, Alonso Salazar fondis politikan movadon Compromiso Ciudadano, kiu sukcesis elektigi sinjoron Fajardo kiel urbestro de Medellín por la periodo 2004.01.01—2007.12.31.

Alonso Salazar estis sekretario pri regado dum la urbestreco de Sergio Fajardo Valderrama en Medellín, posteno kiun li rezignis en aŭgusto de 2006 por kandidatiĝi kiel sekvonta urbestro. La 28an de oktobro de 2007 li estis elektita, per rekta popola voĉdonado, kiel urbestro de Medellín por la periodo 2008.01.01—2011.12.31, .

Publikitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Drogas y narcotrafico en Colombia, ISBN 958-42-0219-7, 198 paĝoj, eldonejo Paneta, 2001.
  • La parabola de Pablo, ISBN 958-42-0148-4, 345 paĝoj, eldonejo Planeta, Bogoto, 2001. Ankaŭ: ISBN 958-42-1055-6, 416 paĝoj, eldonejo Booklet (Planeta), 2004.
  • Pablo Escobar: Auge y caida de un narcotraficante, ISBN 84-08-04042-1, ISBN 978-84-08-04042-2, 350 paĝoj, eldonejo Planeta 2002.
  • Mujeres de fuego, eldonejo Región 1993, kaj ISBN 958-42-0322-3, 260 paĝoj, eldonejo Planeta,
  • Profeta en el desierto, ISBN 958-42-0784-9, 186 paĝoj, eldonejo Planeta, Bogoto, 2003.
  • No nacimos pa´ semilla, ISBN 958-42-0279-0, 178 paĝoj, eldonejo Booklet (Planeta), 2004. Franclingva eldono: Des enfants tueurs á gages, eldonejo Ramsay, Parizo. Anglalingva eldono far: Latin American Boreau, Londono. Germanlingva eldono: Totgeboren in Medellín, eldonejo Peter Hammer, Wuppertal (Germanio), 1992. Ankaŭ publikigita en Itala kaj Japana lingvoj.
  • Las Subculturas del Narcotráfico, kun esploristino Ana María Jaramillo, eldonejo de CINEP, 1992.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Premio Vida y Obra (Vivo kaj Verko), en 2003
  • Premio de Eldonejo Planeta al ĵurnalista laboro, 2003