Kārlis Skalbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kārlis Skalbe
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1879 (1879-11-07)
en Vecpiebalga Municipality
Morto 14-an de aprilo 1945 (1945-04-14) (65-jaraĝa)
en Stokholmo
Tombo Latvio vd
Lingvoj latva vd
Ŝtataneco Latvio vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistoprofesoro • publika konato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kārlis SKALBE (n. en 1879 - m. en 1945) estis latva verkisto kaj poeto. Li restas plej konita pro siaj 72 fabeloj, kiuj estas fakte destinitaj al plenkreskuloj.

Li laboris kiel instruisto kaj ĵurnalisto. Post la rusia revolucio de 1905, Kārlis transloĝiĝis al Svislando, Finnlando kaj finfine Norvegio. Li revenis al Latvio en 1909, kaj estis poste enkarcerigita dum 18 monatoj pro revoluciema agado. Li batalis kiel latva fusilisto en 1916.

Kārlis Skalbe restis en Latvio ĝis 1944, kiam evidentiĝis, ke Sovjetunio certe restus en Latvio post la Dua mondmilito kaj denove aneksus la landon. Li transloĝiĝis al Svedio kaj mortis unu jaron poste pro "rompita koro".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bear's Ears: An Anthology of Latvian Literature. p. 135