Amy Macdonald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amy Macdonald
Bazaj informoj
Naskonomo Amy Elizabeth Macdonald
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1987 (1987-08-25) (36-jaraĝa)
en Bishopbriggs
Deveno Skotlando Skotlando
Ĝenroj Popmuziko, alternativ-muziko
Instrumentoj Gitaro, Drumo, Piano, Voĉa muziko
Aktivaj jaroj 2007–nuntempo
Eldoninto Vertigo
Retejo www.amymacdonald.co.uk
Persona informo
Naskonomo Amy Elizabeth Macdonald
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Bishopbriggs Academy
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistogitaristomuzikisto • amuzisto
TTT
Retejo http://www.amymacdonald.co.uk
vdr
Amy MacDonald, Zelt Musik Festivalo 2017 en Freiburg, Germanio

Amy MACDONALD (naskiĝis 25-an de aŭgusto 1987 en Glasgovo, Skotlando) estas skota kantistino kaj kanzon-verkistino. Ŝiaj muzikaj ĝenroj inkluzivas Folklor-muzikon, Pop-muzikon, Alternativ-muzikon kaj "Indie" (sendependan muzikon). Ŝi ludas gitaron, drumojn kaj pianon.

Debuto[redakti | redakti fonton]

Amy Macdonald (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1987 en Glasgovo, Skotlando) estas skota kantistino kaj kanzon-verkistino. Ŝia debuta albumo, "This Is The Life" (Tio Estas La Vivo), aperis la 30-an de julio 2007, ŝia 1-a unuopaĵo, ""Poison Prince" aperis la 7-an de majo 2007. Ŝi estis enprogramigita por kanti en muzikaj festivaloj kiel "Glastonbury Festival", "Hyde Park Calling", "T in the Park" kaj "V festival". Ŝi subskribis kontrakton kun "Vertigo Records", la sama disko-marko kiu gastigas "The Killers" kaj "Razorlight". Amy komencis ludi en koncertoj kiam ŝi estis 15-jara. Ŝiaj ĉefaj influoj inkluzivas "Travis" kaj "The Libertines".

Lirikoj[redakti | redakti fonton]

La lirikoj de Amy estas ofte verkitaj en tipa pop-muzika stilo. Ŝi deklaris en intervjuoj, ke ŝiaj lirikoj estas pli bazitaj sur veraj travivaĵoj kaj situacioj ol sur melodramaj lirikoj ofertataj de aliaj samaĝaj artistoj. Ŝia kanzono "Footballer's Wife" (edzino de futbalisto) estas verkita surbaze de obseda kulturo de britaj tablojdoj dum "Poison Prince" (Princo de Veneno) fokusiĝas sur la venena drog-dependeco de antaŭulo Pete Doherty de Babyshambles, alia kelkfoja brita kultura ikono.

Publika bildo[redakti | redakti fonton]

Recenzistoj ofte citas Amy Macdonald kiel parol-timeman 20-jaran knabinon, kiu fariĝas vivanta dank'al sia tondra kantanta voĉo. Ŝi ankaŭ nomis sin iom fuŝita knabo. En ŝia blogo, ŝi mencias aŭtomobilojn, kiel Audi, kaj videoludojn kiel siajn ŝatokupojn. Amy ankaŭ plurfoje esprimis kiel rapide sia vivo ŝanĝiĝas, kiam ŝi mencias sian admiron renkontante aliajn britajn kantistojn kiel Fran Healy de Travis kaj Elton John. Tamen, en sia kanzono "Footballer's Wife", ŝi komprenigas, ke ŝi ne volas vivstilon de famulo kaj preferas fokusiĝi al sia muziko. Ŝi apogis tiun diraĵon en intervjuo de oktobro 2007, dirante ke ŝi estas feliĉa ke Kate Nash alvenis al fameco samtempe kun ŝi, ĉar ŝi sentas ke Nash forprenis kelkajn lumradiojn de ŝi, tiel ke ŝi devas pluiri per sia muziko.

Aperoj[redakti | redakti fonton]

Macdonald estas ankaŭ la unua artisto kiu havis unuopaĵon prezentitan en Bebo/iTunes kiel "Senpaga unuopaĵo de la semajno" en programo komencinta la 23-an de junio 2007. La senpaga unuopaĵo, "Youth Of today" (Hodiaŭa Juneco), estis verkita kiam ŝi estis 15-jara. La muzikvideo de ŝia posta unuopaĵo, "L.A.", estis filmita en Malaga, Hispanio. La kanzono mem temas pri havi kaj aprezi proprajn revojn. Ŝi ankaŭ aperis kiel muzikista gasto en pluraj popularaj britaj spektakloj kiel "The Album Chart Show", "Loose Women", "Friday Night Project", kaj "This Morning".

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2007: "This Is The Life"
  1. Mr Rock & Roll
  2. This Is The Life
  3. Poison Prince
  4. Youth Of Today
  5. Run
  6. Let's Start A Band
  7. Barrowland Ballroom
  8. L.A.
  9. A Wish For Something More
  10. Footballer's Wife

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2007: "Poison Prince"
  • 2007: "Mr Rock & Roll"
  • 2007: "L.A."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]