Manuel Castells

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Manuel Castells
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1942 (1942-02-09) (82-jaraĝa)
en Hellín
Lingvoj katalunahispanafrancaangla
Loĝloko Hispanio
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Barcelono
Okupo
Okupo instruistoministrosociologofilozofoverkisto
TTT
Retejo http://www.manuelcastells.info
vdr

Manuel Castells Oliván,[1] Arkivigite je 2007-11-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1942 en Hellín, Albacete, Hispanio, estas sociologo, precipe dediĉita al esploroj pri la informa socio kaj la komunikadoj. Laŭ la enketo de esploroj en 2000-06 de la Citaĵa Indekso de la Sociologiaj Sciencoj, Castells estis rangita kiel la kvara plej citita erudiciulo pri sociologiaj sciencoj kaj la plej elstara citita eminentulo pri komunikiĝoj en la mondo[2] Arkivigite je 2007-02-02 per la retarkivo Wayback Machine[3] Arkivigite je 2007-02-02 per la retarkivo Wayback Machine.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kreskis en Barcelono kiel parto de konservativa familio, Castells iĝis politike aktiva en la studenta kontraŭ-Franco-movado kiel adoleskanto. Pro lia politika aktivismo, li devis fuĝi el la lando, iri en Parizon fini slan gradigon je la aĝo de 20 jaroj. Post kompletigi doktoriĝon en Sociologio ĉe la Universitato de Parizo, li instruis ĉe la universitato inter 1967a kaj 1979a, unue ĉe la Nanterre Universitatejo, el kiu li estis elpelita post la 1968a studento protesto, tiam, de 1970a al 1979a, ĉe la École des Hautes Études en Sociaj Sciencoj. En 1979a li estis nomumita Profesoron pri Sociologio kaj Profesoro pri Urba kaj Regiona Planado ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley. En 2001a li ankaŭ fariĝis esplorista profesoro ĉe la Universitat Oberta de Catalunya (UOC), Barcelono. En 2003a li forlasis UC Berkeley por aliĝi en la Universitaton de Suda Kalifornio (USC) Annenberg Lernejo por Komunikado kiel profesoro pri komunikado kaj la unua Wallis Annenberg dotitan Katedron pri Komunikado kaj Teknologio. Li estas fondinta membro de la USC Centro pri Publika Diplomatio kaj altrangulo de la Konsultiĝa Konsilio de la Centra Fakultato. Castells ankaŭ estas membro de la Annenberg Esplorada Reto pri Internacia Komunikado. Li ricevis multajn honorajn doktorecojn kaj aliaj honorojn kiel agnosko de lia laboro.

Castells loĝas en Barcelono kaj en Sankta Monica, Kalifornio kaj estas geedziĝita al Emma Kiselyova Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine.

Teorio[redakti | redakti fonton]

Dum la 1970aj jaroj Castells plenumis kernan rolon en la evoluado de marksisma urba sociologio. Li emfazis la rolon de sociaj movadoj en la konflikta transformo de la urba pejzaĝo. Li enkondukis la koncepton de 'kolektiva konsumo' ( publikaj transportiloj, municipaj apartamentoj, ktp.) to enkadrigi larĝan gamon de sociaj luktoj, delokigitaj de la ekonomia al la politika kampo far ŝtata interveno. Forlasasante la restriktojn de marksismo en la fruaj 1980aj jaroj, li komencis koncentriĝi pri la rolo de novaj teknologioj ene de ekonomia restrukturigo. En 1989a, li enkondukis la koncepton de la 'spaco de fluoj' per kiu li klarigas la materialajn kaj ne-materialajn komponantojn de la tutmondaj informadaj retoj tra kiuj ĉiam pli da ekonomio estis kunordigita, tuj trans distancoj. En la 1990aj, li kombinas ambaŭ fadenojn de siaj esploroj en masivan studon, Informa Erao, eldonita kiel trilogio inter 1996a kaj 1998a. Responde al la kritika ricevo de tiu verko ĉe kelkaj grandaj seminarioj organizitaj ĉe universitatoj tutmonde, dua eldono estis eldonita en 2000a.

La analizoj de Castells disfaldiĝas laŭ tri bazaj dimensioj: produktado, potenco kaj sperto. Ĉi tiuj emfazas ke la organizo de la ekonomio, de la ŝtato kaj ĝiaj institucioj, kaj de la vojoj laŭ kiuj homoj estigas signifon en iliaj vivoj tra kolektiva ago estas neredukteblaj fontoj de socia dinamiko. Ili necesas esti komprenitaj laŭ siaj propraj terminoj kaj ankaŭ rilate unu la alian. Aplikante tielan analizon al la evoluado de Interreto, Castells emfazas la rolojn de la ŝtato (milita, akademia), de la sociaj movadoj (hakeroj, socialaj aktivuloj) kaj de entreprenoj konformantaj la infrastrukturon laŭ iliaj (konfliktaj) tagordoj.

En la trilogio, li kondensas ĉi tiun vidon al la deklaro "niaj socioj estas ĉiam pli strukturitaj ĉirkaŭ la dupolusa kontraŭstaro de la Reto kaj la Memo" (1996, p. 3). La Reto signifas la novajn, enretigitajn formojn de organizo kiuj anstataŭas vertikale integritajn hierarkiojn laŭ la superrega formo de socia organizo. La Memo, aliflanke, rilatas al la multoblaj praktikoj per kiu homoj provas reaserti identecon kaj signifon en pejzaĝo de rapida ŝanĝo. Castells ankaŭ elpensis la terminon 4a Mondo.

La informada erao kaj la reta socio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la aŭtoro, La erao de la informado estas nia erao:

Ĝi estas historia periodo karakterizita per teknologia revolucio fokusita al la informoj kaj diĝita komunikada teknologioj, kunesta –sed ne kaŭzante– kun la apero de reta socia strukturo en ĉiuj sferoj de homa agado, kaj kun la tutmonda interdependeco de tiu agado. Ĝiestas procezo de multdimensia transformo kiu estas kaj inkluziva kaj ekskluziva laŭ la superregaj valoroj kaj interesoj en ĉiu procezo, en ĉiu lando kaj en ĉiu socia organizo.

Kiel en ĉiu procezo de historia transformo, la informada erao ne determinas unikan kursodaŭron de la homa historio. Ĝiaj sekvoj kaj karakterizaĵoj dependas de la potenco de tiuj kiuj profitas el la multoblaj opcioj kiuj sin prezentas al la homara volo. Sed la futurologika teknokratia ideologio provas montri ke la teknologia revolucio determinas nur unu eblan formon de socia organizo, kutime asociigita al la leĝo de la merkato kaj al la tutmondiĝa procezo.

Tiele, la aprovo pri la eksterordinara karaktero de la nuna teknologia revolucio signifus la akcepton, en la esenco, de la propono laŭ kiu scienco kaj teknologio, racie uzita, solvos la ĉefajn problemojn de la homaro. Eĉ agnoskante la malhelpojn en la disvastiga kaj evoluada procezo, la kritiko de la uzoj de teknologio estas identigita kun la obskurantisma rezisto al socia ŝanĝo.

La ideologio de la teknologia boneco kaj la ideologio de tutmondiĝo resume orientita de la leĝo de la merkato plifortikiĝas reciproke. En ambaŭ kazoj, malaperas la socio kiel memstara procezo de decido bazita en la interesoj kaj valoroj de ĝiaj membroj, submetitaj al la eksteraj fortoj de la merkato kaj la teknologio.

Tamen, la empiria rimarko, la rezultoj de mia propra enketo kaj ankaŭ multaj aliuloj, montras la kontraŭdiran naturon de la procezo de tutmondiĝo, kaj la diversecon de teknologiaj trajektorioj kaj siajn efikojn.

La aŭtoro ŝajnas atentigi pri la emancipiĝaj potencialecoj kiuj aperus el tio kionli nomas “la reta socio”, koncepto kiun li elvolvas en iu el siaj freŝaj libroj, kun la sama titolo (hispane, Alianza Editorial, 2006).

Lia verko, la trilogio La informada erao[redakti | redakti fonton]

La resumo de La informada erao (en la eldono de Alianza Editorial) diras ke la verko de Manuel Castells starigas ambician kaj originalan klopodon formuli sisteman teorion kiu sciigu lpri a fundamentaj sekvoj de la informada teknologio en la nuntempa mondo. Tiu unua volumo de la trilogia verko -La reta socio- estas dediĉita ekzameni la logikon de la reto. Post analizi la teknologia revolucio kiu modifas la bazon de la socio tre rapide, Castells ektraktas la tutmondiĝan procezon kiu minacas nenecesigi la popolojn kaj la landojn ekskluditaj de la informada reto. Li montras kiel en la progresintaj ekonomioj la produktado koncentriĝas en la sektoro de la edukita kaj relative juna loĝantaro, kaj sugestas ke la estonta socia strukturo estos ekstreme fragmentigita sekve de la granda fleksebligo kaj individuigo de la laboro. Laste, la aŭtoro ekzamenas la efikojn kaj la implikaĵojn de la teknologiaj ŝanĝoj en la kulturo de la komunikadaj medioj -la kulturo de la “reala virtualeco” en la urba vivo, la tutmonda politiko kaj la naturo de la tempo kaj de la spaco. En la dua volumo de la serio -La identeca povo- li montras la gravecon de la kultura, religia kaj nacia identecoj kiel fonto de signifo por la homoj, kaj la implikaĵojn ded ĉi tiu fakto por la sociaj movadoj. Li studas la popolajn mobilizadojn kontraŭ la senbremsa tutmondiĝo pri riĉeco kaj povo, kaj la formado de alternativaj projektoj pri socia organizado, kiel tiuj kion reprezentas la feminisma kaj ekologisma movadoj. En la dua eldonado (plilarĝigita), li parolas pri kiel la Monda Socia Forumo naskita en Porto Alegre aperas kiel unu el la pli novaj formoj de rete tutmonda aktivisma organizado.

La trilogio de la informada erao provokis kaj vekis multajn kritikojn ĉiusence, tiel ke oni ne povas nei ĝian koncernan kategorion de la moderna sociologio:

  • Monumenta kaj kohera analizo pri la ekonomiaj, sociaj personaj kaj kulturaj ŝanĝoj kiuj okazas en la monda informada erao” . The Times (Londres)
  • Adam Smith klarigis kiel kapitalismo funkciis, kaj Karl Markso klarigis kial ĝi ne funkciis. Aktuale la sociaj kaj ekonomiaj rilatoj de la Informada Erao estas sciigitaj de Manuel Castells.' - The Wall Street Journal (Nova York)

La informada socio – la informiva socio[redakti | redakti fonton]

La sociologo Manuel Castells tie ĉi starigas "analizan distingon inter la ideoj de informada socio kaj informiva socio, kun similaj implicoj por la informada/informiva ekonomioj. La termino informada socio emfazas la rolon de la informado en socio. Sed Castells skribas ke la informado, en ĝia plej larĝa senco, tio estas, kiel komunikado de la scio, estis esenca en ĉiuj socioj, inkluzive en la mezepoka Eŭropo kiu estis kulture strukturita, kaj iome unuigita, ĉirkaŭ skolastiko, tio estas, plejparte intelekta kadro... Kontraste, la termino informiva indikas la atributon de specifa formo de socia organizo en kiu informada generado, pretigo, kaj dissendo fariĝas la fundamentaj fontoj de produktivo kaj potenco, pro novaj teknologiaj kondiĉoj aperantaj en ĉi tiu historia periodo.

Laŭ Manuel Castells la termino informada socio emfazas la rolon de informado en socio, kiu, li vidas, en la plej larĝa senco, kiel komunikado de scio, estis turno-punkta en ĉiuj socioj. ..., la termino informiva signifas specon de agado kiu trempiĝas en ĉiuj superregaj flankoj de socio.

La terminologio de Castell klopodas fari analogian distingon inter 'industrio' kaj 'industria', kie "industria socio ne estas nur socio kie estas industrio, sed socio kie la sociaj kaj teknologiaj formoj de organizo trapenetras ĉiujn sferojn de agado, ekde la superregantaj ĝis la ĉiutagaj objektoj. La uzo far Castells pri la terminoj informivaj socio kaj ekonomio klopodas karakterizi laŭ pli preciza formo la nunajn transformojn preter komunsensa observado pri tio ke la la informado kaj la scio estas gravaj por la nunaj socioj.

Tamen, la realan enhavon de la informiva socio oni devas determini per la observado kaj la analizo. La teknologiaj disvolvaj formoj estas la rimedoj per kiuj la laboro agas sur la materio por la produkta generado. Ĉiun disvolvan formon oni difinas pere de la elemento kiu estas baza cele stimuli la produktivon en la produktada procezo. Tiel, en la formo de agra disvolvado, la fonto de la pliigo de la pluso estas la rezulto de la kvanta pliigo de labor-fortoj kaj naturaj rimedoj (precipe kulturebla tero) en la produkta procezo kaj de la natura provizo de tiuj rimedoj. En la formo de industria produktado, la ĉefa fonto de produktiveco estas la enkonduko de novaj fontoj de energio kaj la kapablo malcentralizi ĝian uzadon dum la produktado kaj la procezoj de cirkulado. En la nova formo de informiva disvolvo, la productiveca fonto konsistas en la teknologio de la gerneado de scio, la informa procezo kaj la simbola komunikado. Sendube la scio kaj la informado estas decidaj elementoj en ĉiuj formoj de evoluado, tial ke la produktada procezo ĉiam baziĝas sur certa grado de scio kaj en la procezo de informado. Tamen, kio estas specifa pri la informiva disvolva formo estas la agado de la scio sur sin mem kiel ĉefa produktiveca fonto. La informada procezo centriĝas en superigo de la teknologio de tiu procezo kiel produktiveca fonto, en interakcia cirklo de la teknologiaj sciaj fontoj kaj la aplikado de tiu teknologio por plibonigi la generado de la scio. Estas pro tio ke Castell nomas informiva tiun disvolvan novan formon, konsistigita de la naskiĝo de nova teknologia paradigmo bazita sur la informada teknologio.

Ĉiu formo de evoluado - la aŭtoro daŭrigas - posedas ankaŭ strukture determinitan principon de elfaro, pri kiu la teknologiaj procedoj estas organizitaj: la industriismo orientiĝas al la ekonomia kresko, tio estas, al la maksimumigo de la produkto; la informadismo orientiĝas al la teknologia evoluado, tio estas, al la amasigo de scio kaj al gradoj de komplekseco pli altajen la procezo de la informado. Kvankam gradoj pli altaj de scio kutime rezulte alportas gradojn pli altajn de produkto laŭ unuo de produkto-krea materiala (mon-investita) konsumo , tio, kio karakterizas la funkcion de la teknologia produktado en la informadismo estas la esploro de la scio kaj de la informado.

Li kunordigas kolekton ĉe Alianza Editorial, kie li publikigis analizon de kazo de liaj teorioj, "La socio de la informado kaj la bonfara ŝtato": la finna modelo, kune kun Pekka Himanen.

En ĉi tiu libro, Castells kaj Himanen analizas la kazon de Finnlando, kiel sukcesa ekzemplo de inserto en mondo tutmondiĝita akompanita de la evoluado de la socio de la informado, eltenante la socialan kontrakton inter la ŝtato kaj la socio kun sia loĝantaro kaj disdonado de ĉi tiuj profitoj laŭ tre homogena vojo. Nu, ili montras kiel, kontraste kun Usono, la tutmondiĝo de ĝia ekonomio ne tradukiĝas en socia malegaleco kiu reflektas en la pliigo de la marĝeneco el la plej sen protektaj individuoj de la ŝtato. En la Finna metamorfozo, la Finna civita identeco plifortikigita de la informadismo, la kapablo de la ŝtato kombini la evoluadon de ĉi tiu identeco tra la antaŭenigo de la socio de la informado kaj ĝiaj sinergioj kun la privata kaj publika sektoroj, kaj inter ĉi tiuj lastaj, montriĝas kiel kerna elemento.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Manuel Castells estas unu el plej alte cititaj sociologiaj kaj komunikadaj scienculoj en la mondo [4] Arkivigite je 2007-02-02 per la retarkivo Wayback Machine[5] Arkivigite je 2007-02-02 per la retarkivo Wayback Machine kaj li verkis pli ol 20 librojn interalie:

  • The Urban Question (La Urba Demando). A Marxist Approach (trans: Alan Sheridan). London, Edward Arnold (1977) (Original publication in French, 1972)
  • City, Class and Power (Urbo, Klaso kaj Potenco). London; New York, MacMillan; St. Martins Press (1978)
  • The Economic Crisis and American Society (La Ekonomia Krizo kaj Usona Socio). Princeton, NJ, Princeton UP (1980)
  • The City and the Grassroots: A Cross-cultural Theory of Urban Social Movements (La Urbo kaj la lokaj komunumoj: Interkultura Teorio de Urbaj Sociaj Movadoj) . Berkeley: University of California Press (1983)
  • The Informational City: Information Technology, Economic Restructuring, and the Urban Regional Process (La Informa Urbo: Informadiko, Ekonomia Restruktur,o kaj la Urba Regiona Procedo). Oxford, UK; Cambridge, MA: Blackwell (1989)
  • The Rise of the Network Society, The Information Age: Economy, Society and Culture, (La Kresko de la Reta Socio, La Informa Erao: Ekonomio, Socio kaj Kulturo) Vol. I. Cambridge, MA; Oxford, UK: Blackwell (1996) (second edition, 2000)
  • The Power of Identity, The Information Age: Economy, Society and Culture (La Potenco de Identeco, La Informa Erao: Ekonomio, Socio kaj Kulturo), Vol. II. Cambridge, MA; Oxford, UK: Blackwell (1997) (second edition, 2004)
  • End of Millennium, The Information Age: Economy, Society and Culture (La fino de Jarmilo, La Informa Erao: Ekonomio, Socio kaj Kulturo), Vol. III. Cambridge, MA; Oxford, UK: Blackwell (1998) (second edition, 2000)
  • The Internet Galaxy. Reflections on the Internet, Business and Society (Interreta Galaksio. Konsideroj pri Interreto, Komerco kaj Socio). Oxford UP (2001)
  • The Information Society and the Welfare State: The Finnish Model (La Informa Socio kaj la Bonfarta Ŝtato: La Finna Modelo). Oxford UP, Oxford (2002) (co-author, Pekka Himanen )
  • The Network Society: A Cross-Cultural Perspective (La Reto Socio: Interkultura Perspektivo). Cheltenham, UK; Northampton, MA, Edward Edgar (2004), (editor and co-author)
  • The Network Society: From Knowledge to Policy. Center for Transatlantic Relations (La Reta Socio: De Scio al Politiko. Centro por Transatlantikaj Rilatoj)(2006) (co-editor)
  • Mobile Communication and Society: A Global Perspective (Movebla Komunikado kaj Socio: Tutmonda Perspektivo). MIT Press (2006) (co-author)

Gravaj artikoloj

Libroj pri Manuel Castells

  • Susser, Ida. The Castells Reader on Cities and Social Theory (La Castells-Leganto pri Urboj kaj Socia Teorio). Oxford, Blackwell (2002)
  • Castells, Manuel; Ince, Martin. Conversations with Manuel Castells (Konversacioj kun Manuel Castells). Oxford, Polity Press (2003)
  • Stalder, Felix. Manuel Castells and the Theory of the Network Society (Manuel Castells kaj la Teorio de la Reta Socio). Oxford, Polity Press (2006)

Enretaj rimedoj[redakti | redakti fonton]