Hannes Sköld
Hannes Sköld | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Hannes Sköld | ||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1886 en Västerlövsta church parish | |
Morto | 14-an de septembro 1930 (43-jaraĝa) en Höör church parish | |
Lingvoj | sveda vd | |
Ŝtataneco | Svedio vd | |
Alma mater | Universitato de Göteborg vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Otte Sköld (en) vd | |
Infanoj | Bo Sköld (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto filologo tradukisto poeto lingvisto vd | |
Laborkampo | Lingvoscienco, poezio kaj politiko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johannes (Hannes) Sköld (n. 1886 - m. 1930) estis sveda socialisto kaj kontraŭmilitaristo. Sköld ankaŭ estis lingvisto, verkisto, kaj poeto, kiu ankaŭ komponis kantojn.
Johannes Sköld naskiĝis en Ĉinio kiel filo de sveda misiisto tie. Li plenkreskis en la urbo Norrköping, Svedio, kaj estis infana amiko de Ture Nerman. Post elgimnaziiĝo li transloĝiĝis al Gotenburgo por studi ĉe la universitato. En Gotenburgo, li konatiĝis kun Zeth Höglund kaj ekaktivis kun li en la maldekstra flanko de la laborista movado.
Kiel juna vagemulo, Sköld multe vojaĝis en Eŭropo kaj loĝis en Parizo kaj en Kopenhago. Li eldonis sian unuan poezilibron en 1911. La saman jaron, oni metis lin en la malliberejon Långholmen pro disvastigo de kontraŭmilitarisma propagando. En 1912, li ellasis sian duan libron, verkitan enmallibereje.
Sköld komunistiĝis en 1917 post la Oktobra Revolucio. Li transloĝiĝis al Sovetunio, lernis la rusan, kaj tradukis iom da la verkoj de bolŝevikaj estroj en la svedan.