Karolo la 10-a Gustavo (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolo la 10-a Gustavo
Reĝo de Svedio
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1622 (1622-11-08)
en Nyköping
Morto 13-an de februaro 1660 (1660-02-13) (37-jaraĝa)
en Gotenburgo
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Riddarholm-preĝejo, Stokholmo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Subskribo Karolo la 10-a Gustavo (Svedio)
Familio
Dinastio Dinastio Palatinato-Zweibrücken vd
Patro John Casimir, Count Palatine of Kleeburg vd
Patrino Catherine of Sweden, Countess Palatine of Kleeburg vd
Gefratoj Adolph John I, Count Palatine of Kleeburg • Christina Magdalena of the Palatinate-Zweibrücken • Countess Palatine Maria Eufrosyne of Zweibrücken • Countess Palatine Eleonora Catherine of Zweibrücken vd
Edz(in)o Hedvig Eleonora of Holstein-Gottorp vd
Infanoj Karolo la 11-a vd
Profesio
Okupo monarko vd
Reĝo de Svedio
Dum 16541660
Antaŭulo reĝino Kristina
Sekvanto Karolo la 11-a
Duko de Bremen-Verden
Dum 16541660
Antaŭulo reĝino Kristina
Sekvanto Karolo la 11-a
Duko de Pomerio
Dum 16541660
Antaŭulo reĝino Kristina
Sekvanto Karolo la 11-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karolo la 10-a Gustavo, svede Karl X. Gustav (8-a de novembro 1622 en Nyköping13-a de februaro 1660 en Gotenburgo) de la dinastio Vitelsbaĥoj estis reĝo de Svedio ekde la abdiko de lia kuzino Kristina ĝis sia morto. Li ankaŭ estis ano de la Fruktodona Societo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Karolo Gustavo estis dum princaj jaroj konata sub la nomo der Pfalzgraf. Inter 1642–46 li soldatis sub Lennart Torstensson en la Tridekjara milito kaj nomumitis mallonge antaŭ la packontrakto (Vestfalia Paco) ĉefgeneralo de la sveda armeo en Germanlando fare de sia duonkuzino Christine. Ŝin li iam eĉ volis edzinigi. En 1650 li nomumitis reprezentanto de Svedujo dum la Packontrakta realigintertraktoj en Nurenbergo (germane: Nürnberger Exekutionstag) En 1649 li elektis reĝo sveda kaj en 1654, post kiam Christine libervole rezignis je surtroniĝo, li kronitis reĝo.

En 1655 li atakis Polujon kiun li post kelkaj semajnoj komplete konkeris. En januaro 1656 li perfortis Frederikon Vilhelmon Brandenburgio ekfeŭduli en la Duklando Prusio laŭ lia graco. En la Kontrakto de Polessk Karlo Gustavo agnoskis lin oficiale suverenan moŝton dukan de Prusio, ĉar per ties helpo li estis venkinta la polan reĝon Johanon la 2-an Kazimiro en tri tagajn daŭrinta Batalo de Varsovio (28.-30.6.).

Kampanjoj skandinaviaj[redakti | redakti fonton]

Kiam baldaŭ poste formiĝis danĝera kontraŭsveda koalicio de poloj, aŭstroj, danoj, holandoj, rusoj kaj brandenburgianoj li tuj ekmilitis kontraŭ Danio, konkeris la firman teron, konkeris vintre ankaŭ Fyn kaj Zelandon. En la 8.3. Frederiko la 3-a (Danio-Norvegio) devis cedi okaze de la Traktato de Roskilde la teritoriojn Skanion, Blekinge kaj Halland, Bohus (fortikaĵo en Västra Götalands län), Bornholm kaj la Konventejon Trondheim. Pro neplenumo de ĉiuj packontraktkondiĉoj la militema svedo denove agresis kontraŭ Danio. La sieĝon de Kopenhago li devis finfine haltigi pro la alveno de helptrupoj holandaj, brandenburgiaj, imperiestraj. Li mortis ankoraŭ antaŭ la fino de tiu ĉi malfavora milito. La Traktato de Kopenhago (1660) malkomencigis la militon inter la du ŝtatoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • S. Pufendorf, De rebus a Carolo Gustavo gestis (Nürnberg 1696
  • Lundblad, Karl X. Gustafs historia (Stockholm 1825)
  • Ignatius, Finlands historia under Karl X. Gustafs regering (Helsinki 1865)
  • Ellen Fries, Bidrag till kännedomen om Sveriges och Nederländernas diplomatiska förbindelser under Karl X. Gustafs regering (Upsala 1883)
  • Wibling, Karl X. Gustaf och Georg Rakoczy II. (Lund 1891)
  • G. Jones, The diplomatic relations between Cromwell and Charles X. Gustavus (Heidelberg/ Lincoln 1897)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 647-648, kio legeblas tie ĉi interrete.